Robert Merle

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Robert MERLE (naskiĝis la 28-an de aŭgusto, 1908, mortis la 28-an de marto, 2004) estis franca verkisto.

Merle naskiĝis en Tébessa, Alĝerio. Li studis anglistikon kaj filozofion, laboris en Alĝerio, Francio kaj Usono.

Literaturan famon li atingis pro sia romano Week-end à Zuydcoote, kiu en la jaro 1949 gajnis la renoman Prix Goncourt. Li ĉefe estas konata por la serio Fortune de France, kiu enkalkulas dektri volumojn. Krome tiuj historiaj romanoj, lian verkaron karakterizas sciencfikcio, ofte kun socikritika fono.

Robert Merle mortis en sia domo apud Parizo.

Listo de verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Week-end à Zuydcoote (Semajnfino en Zuydcoote, romano, 1949)
  • La mort est mon métier (Morto estas mia metio, romano, 1952)
  • L'Île (La insulo, romano, 1962)
  • Un animal doué de raison (Besto dotita de racio, romano, 1967)
  • Derrière la vitre (Malantaŭ la vitro, romano, 1970)
  • Malevil (Malevil, romano, 1972, eksterordinara sperto post atombomba milito detruiĝinte preskaŭ ĉiun vivon)
  • Les Hommes protégés (La protektataj viroj, romano, 1974)
  • Madrapour (Madrapur, romano, 1976, metafizika simbolo de la homa kondiĉo kaj vivo)

En la serio Fortune de France[redakti | redakti fonton]

  • Fortune de France (1977)
  • En nos vertes années (1979)
  • Paris ma bonne ville (1980)
  • Le Prince que voilà (1982)
  • La Violente amour (1983)
  • La Pique du jour (1985)
  • La Volte des vertugadins (1991)
  • L'Enfant-Roi (1993)
  • Les Roses de la vie (1995)
  • Le Lys et la Pourpre (1997)
  • La Gloire et les Périls (1999)
  • Complots et cabales (2001)
  • Le Glaive et les Amours (2003)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]