Robert Molimard

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Robert Molimard

Profesoro Robert Molimard dum prelego en Esperanto pri tabakologio okaze de la kongreso de SAT-Amikaro en Bordeaux-Artigues. (2007)
Persona informo
Naskiĝo la  16-an de decembro 1927(nun 1927-12-16)
en Cournon-d'Auvergne
 Francio
Morto 9-an de januaro 2020 (2020-01-09)
en Le Kremlin-Bicêtre
Lingvoj francaEsperanto
Ŝtataneco Francio
Alma mater Q3268594 • Faculté de médecine de Paris
Okupo
Okupo kuracistoprofesoroesperantisto
Esperanto
Verkis en Esperanto 2003: La Fume : Smoking
2003: Petit manuel de Défume : se reconstruire sans tabac
vdr

Robert MOLIMARD (nask. la  16-an de decembro 1927(nun 1927-12-16) en Cournon-d'Auvergne, en la departemento Puy-de-Dôme morto. 10-an de januaro 2020) estas agregacia profesoro pri fiziologio, kuracisto, fakulo pri problemoj ligitaj al fumado de tabako, i.a. de dependeco, kaj prezidanto de la Societo pri Tabakologio ekde ĝia fondiĝo.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Robert Molimard ricevis agregacion pri fiziologio en 1961. Sinsekve kuracisto de la Hospitaloj de Parizo, ĉefo de kliniko pri interna medicino li profesoriĝis en la Fakultato pri Medicino de Poitiers. Li poste instruis en la Fakultato pri Medicino de Parizo-Sudo, estris la servon pri interna medicino en la hospitalo Max Fourestier de Nanterre.

En 1975, li interesiĝis pri la fenomeno de dependeco rilate al la tabako kaj nikotino kadre de INSERM [1] pri Eksperimenta Kirurgio en la hospitalo Paul Brousse de Villejuif.

Ekde 1977, li disponis je propra laboratorio pri eksperimenta medicino en la biomedicina Unuo de Instruado kaj Esplorado [2] de la strato Saint-Pères en Parizo. Li faris esplorojn per animalaj modeloj (memhavigo de substancoj ĉe la ratoj) kaj ĉe la homo pri la sinteno de la fumantoj kaj la psikoaktivaj efektoj de nikotino kaj tabako. Li malfermis kaj prizorgis konsultadon pri tabakologio en la hospitalo de la Maison de Nanterre [3]. Li mem kreis la francan terminon tabacologie (tabakologio).

En 1981, li organizis la Unuan Tagon de Tabaka Dependeco en la biomedicina UFR de la strato Saints-Pères en Parizo. Post tiu tago, li kundecidis kun Prof-ino. Jeannine Louis-Sylvestre, Prof. Gilbert Lagrue, Prof. Patrick Mac Leod kaj D-ino Maud Cousin, fondi la Société d'Etude de la Dépendance Tabagique [4]. Ĝi celas disvastigi la sciencan esploradon pri tabako kaj fenomenoj de dependeco, kaj diskonigi ties rezultatojn. Tiu societo estis fondita la 16-an de decembro 1983.

En 1986, li enkondukis la unuan universitatan instruadon en Francio pri tabaka Dependeco kaj asociitaj kondutaj fenomenoj en la Universitato Parizo-5 [5]. Li organizis la starigon de : Universitata Diplomo pri Tabaka Dependeco.

En 1990, la societo ricevis la nomon Société de Tabacologie (Societo pri Tabakologio), kaj la diplomo "Diplôme Universitaire de Tabacologie" (Universitata Diplomo pri Tabakologio). En 1992, ĝi estis translokigita al la Fakultato pri Medicino Paris-Sud (Le Kremlin-Bicêtre).

En 1996, interkonsento okazis kun la Fakultato pri Medicino de Créteil por transformi la diplomon en Inter-Universitatan (DIU) diplomon pri Tabakologio. Tio estis kondiĉo starigita de la Konsilio de la Ordeno de la Medicinistoj por agnosko de la diplomo ricevita samjare kun ekvivalenteco por la antaŭaj posedantoj de DIU atribuitaj fare de la Fakultato pri Medicino.

Profesoro Molimard estis prezidanto de la Societo pri Tabakologio ekde ĝia fondiĝo ĝis 2004. Tiam, li ne konsentis kun nova politiko de la Societo, el kiu li eksiĝis. Kvankam Honora Profesoro de la Fakultato Paris-Sud, li plue organizas la instruadon de DIU pri Tabakologio ĉe la Fakultato Paris-Sud. Li partoprenas en la aktivado de la laboratorio pri neŭro-psiko-farmakologio de D-ro Renaud de Beaurepaire en la Publika Establejo pri Sano Paul Guiraud en Villejuif kie li malfermis Centron de Tabakologio Ex-F[6] kun senpage alirebla konsultado por ĉiuj.

Profesoro Robert Molimard kaj Esperanto[redakti | redakti fonton]

Profesoro Robert Molimard partoprenis kaj intervenis en multaj internaciaj sciencistaj kongresoj. En tiu kadro kaj aliaj, ofte prezentiĝis okazoj por uzi la anglan. Tamen li konstatis ke la nivelo de esprimado kaj kompreno estas oftege malalta. Li studis ankaŭ la latinan kaj la germanan, ambaŭ dum 6 jaroj. Nura skriba uzado postulis de li ekscesan strebon por nekontentiga rezultato. Preparo de prezento de raporto en Moskvo, en la rusa, postulis de li proksimume 50 horojn kun helpo de profesoro pri rusa lingvo. En la aĝo de 77 jaroj, li fariĝis scivolema pri Esperanto. Li komencis ĝin lerni sola per la komerca Metodo Assimil[rompita ligilo]. Ses monatojn poste, li komencis parte traduki, parte reverki sian 250-paĝan libron La Fume — Smoking. En la aĝo de 80 jaroj, en 2007, li publikigis la Esperanto-version sub la titolo La fumado — Ĉu vi dezirus malfumadi?, kaj samjare prezentis lumbildan esplorlaboron pri tabakologio okaze de la kongreso de SAT-Amikaro en Bordozo. Laŭ sia propra konfeso: “Post tiu tempo, kaj multaj lernojaroj de la angla, mi ne estus nun je duono de la laboro. En la germana aŭ la rusa, mi estus redaktinta dek eraroplenajn paĝojn. Mi povis prezenti tiun verkon parole en kongreso, kun Esperanta diskutado kaj kun la feliĉo kompreni kaj esti komprenata.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. france : Institut National de la Santé et de la Recherche Médicale[rompita ligilo] — Nacia Instituto pri Sano kaj Medicina Esplorado.
  2. france : Unité de Formation et de Recherche — UFR
  3. france : Maison de Nanterre. Laŭvorte : Domo de Nanterre. Unue uzata, ekde la 7-a de julio 1873, kiel malliberejo por 400 homoj kulpigitaj pro vagabondado, almozpetado kaj malgravaj deliktoj, ĝi fariĝis ekde 1887 hospitalo kaj akceptejo por mizeruloj kaj senhejmuloj.
  4. france : Société d'Etude de la Dépendance Tabagique[rompita ligilo] Societo de Studado pri la tabaka Dependeco.
  5. france : Université Paris V. Alinome : Université Paris Descartes (Universitato Kartezio).
  6. Ex-F : Ex-Fumeurs - Eks-Fumantoj.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • (fr) "Petit manuel de Défume". Robert Molimard. Fontenay-sous-Bois : Sides. Decembro 2006. ISBN 978-2-86861-139-0
  • (fr) "La fume — Smoking". Robert Molimard. Fontenay-sous-Bois : Sides. 2003. 264 p. ISBN 2-86861-121-4
  • (eo) "La fumado — Ĉu vi dezirus malfumadi ?". Robert Molimard. Fontenay-sous-Bois : Sides. Aprilo 2007. 232 p.. Senpage elŝutebla ĉe la retejo de Tabacologie.fr[rompita ligilo]. ISBN 978-2-86861-140-6

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]