Robert Morton

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Robert Morton (* ĉ.1440; † 13-a de marto 1479) estis anglodevena komponisto kaj kantisto en la servo de burgonjaj dukoj, kiu estis siatempe renoma kaj de kiu estas transdonata trivoĉaj rondeloj.

Vivo

Pri la vivo de la chappelain anglois (angla subpastro)oni scias malmultan. Li naskiĝus ĉ. 1440 aŭ en Anglio aŭ kiel filo de anglaj gepatroj en Burgonjo. Ekde 1457 ĝis 1476 li estis dungita de la burgonjaj dukoj kiel subpastro de la kortegokapelo. Li ricevis dum la dekdeĵorado 75 "Livre" (funtojn), por povi vesti sin laŭ la manieroj de la kortego. Ŝajnas, ke li jam tiam loĝintis en Bruselo.

Komence li estus ‚libera‘ kunlaboranto de la kapelo; nur ekde 1460 alfluis regulaj pagoj. Je tio li subskribis, kiel videblas el dokumentoj de la koertegokapelo, kiel "Messire"; do li estis sacerdoto. Konsidere tion, estas malfacile klarigeble, kial li 15 jarojn devis kontentigi sin per la modesta pozicio de kleriko.

Ekde 1-a de junio 1464 ĝis 12-a de marto 1465 kaj ekde 1-a de oktobro 1465 ĝis 30-a de septembro 1466 li apartenis laŭ ordono de sia dunginto Filipo la bona al la mastrumaĵo de la grafo de Charolais, la posta duko Karlo la sentima. Plej verŝajne Morton akompanis Karlon dum ties militiroj.

La iom longa periodo de relativa paco sur Filipo la bona finiĝis per ties morto en 1467. Sub lia posteulo Karlo la sentima la muzika vivo ĉe la kortego estis draste perturbita; multaj kantistoj kaj komponistoj, inter ili Hayne van Ghizeghem, partoprenis la multajn militirojn, kiujn entreprenis sia dunginto. Supozeble Morton bone konis Hayne, ĉar anonima dokumento priskribas, kiel ambaŭ montris en Cambrai siajn virtuozecojn pri kantado kaj instrumenta ludado.

Post la morto de Filipo (1467) Morton estis transprenita en la kapelon de Karlo la sentima. Ekde la 20-a de julio ĝis la 13-a de aŭgusto 1470 oni koncedis al li libertempon. Inter la 20-a de junio 1471 kaj la 20-a de julio 1472 li transprenis en la kapelo la titolon de chappelain. En la jaro 1475 Morton aperas nur malregule en la kontoj; li ricevis nur kvaronon de la plena jarsalajro.

Post 1476 oni ne trafas sur pagoj al Morton en la kontoj. La 1-an de februaro 1476 Pierre Basin transprenis la pozicion de Morton kiel chappelain, evidente en realigo de atendado koncedita en 1475. Tamen ŝajnas, ke ne la morto de Morton kondiĉis tiun ĉi transprenadon, ĉqar tiu ĉi ne estas anoncita kiel mortinto. Ke li almenaŭ vivis en 1478, montras listo, en kiu estas notita postaj pagoj al membroj de la duka kapelo. Nova esploroj en la arkivoj de la Vatikano krome indikas, ke li ankoraŭ vivis en 1479; en tiu jaro li distanciĝas de nederlanda paroko.

Ekzistas neniam pruvita aŭ ĝisfunde esplorita hipotezo, ke li kaj certa Robert Morton, kiu estis episkopo de Worcester kaj mortis en 1497; estas tute la sama persono. Ke unuflanke nenio konatas pri la vivo de la episkopo inter 1456 kaj 1476, la periodo dum kiu Robert Morton kiel komponisto aktivis ĉe la burgonja kortego, kaj ke aliaflanke kardinalo John Morton, onklo de la onta episkopo, restas en Burgonjo en ĝuste la sama periodo, dum kiam Robert malaperas el la kontoj, estas starigita kiel argumento por subteni la aserton.

Pluajn biografiajn informojn oni nur povas elpreni la verkaron de Morton kaj aliaj komponistoj. Le souvenir kaj Souvenir tue mencias Claude Bouton († 1488) resp. ties familion. La rondelo Il sera pour vous / L’homme armé aludas je Simon le Breton († 1473), kiu forlasinte la burgonjan kortegokapelon en majo 1464 iris al Cambrai. Tiun ĉi urbon Morton kaj Hayne van Ghizeghem kune vizitis almenaŭ je unu okazo, pri kiu raportas la anonima rondelo La plus grant chiere. La poemo ‚Mon bien, m’amour, ma joye et mon desir‘, de kiun oni supozas, ke ĝi estas la praa teksto por Mon bien ma joyeŭ de Morton, entenas la akrostikon MARIE MORELET.

Muziko

Pro la fakto, ke preskaŭ la kompleta angla muzikrepertuaro el la 15-a jarcento malaperis sekve de la malfondado de la monaĥejoj far‘Henriko la 8-a en la 1530-aj jaroj, ne mirigas, ke la muziko de Morton venis per fontoj sur la kontinenton. Se li estintus en sia supozata naskiĝlando produktiva komponisto, tiam ja ĉiu spuro pri tio perdiĝus. Ok pecoj – ĉiuj rondeloj - transdaŭris la detrueman tempon. Unu el la plej famaj el ili estas la plej frua muzikigo de la kanto "l'Homme arme", kiun multaj komponistoj de la frua renesanco utiligis kiel kanto firma por siaj mesoj. Tiu ĉi muzikaĵo estas kvodlibeto kaj datiĝas el la jaro 1464; verŝajne ĝi estas verkita kiel adiaŭa donaco por alia kortegokomponisto, Simon le Breton. Alia rondelo, Le souvenir de vous me tue, estis senmezure ŝatata; kopioj de tiu ĉi komponaĵo cirkulis tra tuta Eŭropo.

Ĉiuj verkoj postlasitaj sendube de Morton estas muzikigoj de francaj tekstoj, kio ne mirigas, ĉar ili ĉiuj datiĝas el lia burgonja periodo. Melodie ili estas iom pli simplaj ol la muziko de samtempuloj kiel ekz. Hayne aŭ Antoine Busnois.

Morton estis menciita de siaj samtempuloj Hothby kaj Johannes Tinctoris. La muzikeoretiisto kaj verkisto Johannes Tinctoris skribis fervore pri Morton, kiun li opiniis kiel "mondfamulo". Kvankam multe da muziko de Morton malaperis, inkluzive ĉiuj sakralaj verkoj, kiujn li eble skribintus, ŝajnas estis klare, ke li influintus aliajn komponistojn ĉe la bugonja kortego. Estu kiel ajn, pluraj el liaj komponaĵoj estis utiligitaj kiel fontmaterialoj por mesoj de postaj komponistoj kiel ekz. Josquin Desprez.

Kvankam lia famo neniam transpasis malgrandan cirklon da spertulo, liaj pecoj estis nekutime disvastigitaj. Liaj kanzonoj ‚Le souvenir‘ (14 fontoj) kaj ‚N’aray je jemais‘ (15 fontoj) apartenas al la kulminoj de la burgonjaj kanzonoj.

Verkaro

De Morton transvivis nur kanzonoj:

  1. Cousin trop vous abusés (trivoĉa rondelo;
  2. Il sera pour vous conbatu / L’homme armé [kvodlibeto, trivoĉa rondelo, aŭtenteco dubindas. La trivoĉa versio estas tute anonima; la kvarvoĉan oni atribuas al alikaze nekonata „Borton“ (= Pieter BordonAntoine Busnois + Morton)];
  3. Le Souvenir de vous tue;
  4. Mon bien ma joyeŭ (nur tekstincipito, la verko ŝajnas esti novaranĝo de la anonima Bergerette Greveuse m’est vostre acointance, kiu estas transdonata en la manskribaĵo Washington M.2.1 L.25);
  5. N’aray jemais mieulx (rondelo, trivoĉa);
  6. Paracheve ton entrepris (rondelo, trivoĉa);
  7. Plus j’ay le monde (rondelo, trivoĉa);
  8. Que porroit plus faire une dame (rondelo, trivoĉa).

Dubindaj atribuadoj

  1. C'est temps perdu
  2. Elend du hast umbfangen mich (ankaŭ konata kiel Vive ma dame par amours)
  3. Pues serviçio vos desplaze
  4. Vien avante morte dolente

Pritaksado

Senatente de lia angla deveno Morton tute apartenas la burgonjan sferon. Liaj kantoj estas laŭstile intime parencaj al verkoj de Hayne van Ghizeghem kaj Antoine Busnois.

Ĉiuj pecoj montras eksterkutiman melodian ŝparemon. Al ili komplete mankas la plenigaĵoj en la kontratenoro, per kiuj verkis Hayne van Ghizeghem, anstataŭe aperas plki ofte grandaj intervaloj kaj kvintsaltoj.

Fontoj

Bibliografio