Robert Nanteuil

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Robert Nanteuil
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1623 (1623-01-01)
en Reims
Morto 9-an de decembro 1678 (1678-12-09) (55-jaraĝa)
en Parizo,  Francio
Tombo Saint-André-des-Arts Church
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Alma mater Ancien Collège des Jésuites de Reims
Familio
Edz(in)o Jeanne Regnesson
Parencoj Nicolas Regnesson
Okupo
Okupo desegnisto • pentristo • gravuristo • grafikartisto • kuprogravuristo
Verkoj Poems and maxims
vdr

Robert Nanteuil, naskiĝinta en Reims en 1623 kaj mortinta en Parizo la 9-an de decembro 1678, estis franca gravuristo, desegnisto kaj paŝtelisto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

La patro de Nanteuil, malriĉa lanokomercisto nomita Lancelot Nanteuil, donis al sian filon bonegan instruadon en la jezuita kolegio de Reims.

La gepatroj de Nanteuil ne estis favoraj al belarta kariero : li onidire devis kelkfoje supreniri arbon por sin kaŝi kaj pace desegni.

Li fariĝis en 1645 lernanta gravuristo ĉe Nicolas Regnesson[1], de kiu li fariĝis rapide kunlaboranto kaj bofrato[2]. Instalita en Parizo en 1647, li trovis tie potencajn protektantojn kaj fariĝis moda artisto.

Nature elokventa kaj vivesprima, li ankaŭ kapablis verki agrablajn versojn, kiujn li ŝatis reciti.[3]

Li kunigis en sia ateliero plurajn talentajn artistojn, inkluzive de sia bofrato Regnesson. Nanteuil estis nomumita kiel ordinara gravuristo de la reĝo en 1657. Lia filino edziĝis kun Michel Hardouin, arkitekto de la reĝo kaj lernanto de Jules Hardouin-Mansart. La florenca artisto Domenico Tempesti estis lia lernanto.

Robert Nanteuil estis entombigita en la preĝejo Saint-André-des-Arts en Parizo.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Nanteuil estis preskaŭ ekskluzive pentristo de portretoj. Li eksperimentis tiufake diversajn teknikojn, inklude de pergamena desegnado, grifela gravurado kaj ĉefe paŝtelo dum siaj lastaj jaroj. Lia verkaro konsistas el pli ol 240 portretoj de la membroj de la reĝa kortego kaj de diversaj eminentuloj. Li gravuris 11-foje la portreto de Ludoviko la 14-a, kaj dufoje tiu de Anna de Aŭstrio[4].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. “Robert Nanteuil : portraitiste rémois au siècle de Louis XIV”. doi:10.4000/crcv.13343. 
  2. Audrey Adamczak, « Robert Nanteuil : portraitiste rémois au siècle de Louis XIV », Bulletin du Centre de recherche du château de Versailles, no 9,‎ 11-a de junio 2015 (ISSN 1958-9271, DOI 10.4000/crcv.13343)
  3. Robert Nanteuil, Poèmes et Maximes, éd. Rémi Mathis, Paris, Comité national de l'estampe, 2016.
  4. Elisa Acanfora, « Biographies », en Mina Gregori, Le Musée des Offices et le Palais Pitti, Paris, Editions Place des Victoires, 2000 (ISBN 2-84459-006-3), p. 659