Robert Nivelle

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Robert Nivelle
Persona informo
Naskiĝo 15-an de oktobro 1856 (1856-10-15)
en Tulle
Morto 23-an de marto 1924 (1924-03-23) (67-jaraĝa)
en Parizo
Tombo volbo de registoj
Lingvoj francaangla
Ŝtataneco Francio
Alma mater Franca Politeknika Lernejo
Okupo
Okupo militisto
vdr

Robert Georges NIVELLE (15-an de oktobro 1856 Tulle – 24-an de marto 1924, Parizo) estis franca generalo, ĉefkomandanto de la francaj armeaj fortoj (1916-17).

Fruaj jaroj[redakti | redakti fonton]

Li naskiĝis de franca patro kaj angla patrino en franca urbo Tulle. Li studis en la École Polytechnique kaj en 1878 enpaŝis la armeon, kie ricevis rangon de sublexutenanto. Li servis kiel artileria oficiro de la franca kolonia armeo en Vjetnamo, Alĝerio kaj Ĉinio. Li altrangiĝis en 1913 al kolonelo kaj ricevis propran formacion. Li partoprenis tiel en la batalo de Marne, post kies sukceso, li iĝis generalo.

Kiel ĉefa ĉefkomandanto[redakti | redakti fonton]

Pro kelkaj sukcesoj dum la dua parto de batalo apud Verdun, li transprenis la komandadon de la franca armeo la 3-an de decembro 1916 post la kritikita Joseph Joffre.

Nivelle estis apoganto de la agresiva, ataka taktiko, kiu bezonis grandan kvanton da materialo kaj soldato. Li komence pafigis per la artilerio la malamikajn poziciojn – dum horoj -, poste ekiris la infanterio. Nivelle planis laŭ tiu taktiko atakon de la entento en la okcidenta fonto, dum printempo de 1917. Laŭ lia imago, tio devintus solvi la pat-situacion, daŭrante jam du jarojn. La francoj ekis la atakon inter la frontoj de Arras kaj Reims, dum la brita armeo ekbatalis en Flandrio, por ke la germanoj ne fortiru taĉmentojn el la frontlinio.

Nivelle faris grandan pekon, kiam prezentis la planojn de la atako al ĵurnalistoj dum londona aŭdienco. La plano – helpe de spionoj – atingis la germanan armeon, tiel ili atendis la atakon batalprete kaj facile repuŝis tion. La ofensivo kaŭzis perdon de 350.000 soldatoj je la franca flanko kaj la atako liberigis nur etan teritorion. La okulfrapa malsukceso de la atako forte skuis la francan armeon kaj montriĝis signoj de la disiĝo. La frontaj soldatoj sentis sin kanonpafaĵoj kaj nomis Nivelle al „sangosuĉanto”. Okazis ribelo en la franca armeo kaj en aprilo de 1917, miloj da soldatoj trairis la frontajn liniojn kaj kapitulis al la germanoj. Nivelle ekzekutis multajn por eviti disfalon de la armeo.

Post la malsukceso[redakti | redakti fonton]

Oni forigis lin el sia pozicio la 15-an de majo 1917 kaj lin sekvis Henri Philippe Pétain. Li estis sendita en decembro de 1917 al norda Afriko, kie li plenumis la restan servan tempon. Li pensiiĝis en 1921, unu jaron antaŭ sia morto.