Robert Oppenheimer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Robert Oppenheimer (ĉ. 1944)

Julius Robert OPPENHEIMER (naskiĝis la 22-an de aprilo, 1904 en New York, mortis la 18-an de februaro, 1967 en Princeton) estis usona fizikisto.

Robert Oppenheimer venis el juda familio, studis fizikon, klasikan filologion, orientalistikon kaj kemion en la Universitato Harvard. Li plistudis en Cambridge kaj konatiĝis tie kun Ernest Rutherford. Li laboris en Göttingen kun Niels Bohr kaj Edward Teller. Li doktoriĝis en Göttingen.

En 1929 elektiĝis profesoro en Universitato de Kalifornio, Berkeley. Li instruis fizikon en la Kalifornia Instituto de Teknologio en Pasadena. Li edukis multajn studentojn al konata natursciencisto. Li devenis de riĉa familio, sed li de jaroj 1930-aj simpatiiĝis por komunismo, kio kaŭzis malfidon de la plej dekstrema en la usona registularo. Li estis ege klera homo, li scipovis la sanskritan lingvon, kaj kiam li elektis universitaton, li elektis Stanford pro tio, ke li eksciis, ke en ties biblioteko kuŝis bona kolekto de la francaj poetoj de la ek-17-a jarcento!

Ekde 1943 ĝis 1945 gvidis li Manhattan-planon en Los Alamos en usona ŝtato Nov-Meksiko, kio celis la evoluon de atombombo. Oppenheimer teruriĝis pro sekvoj de atombombado kaj ne volis partopreni en la esploroj pri la hidrogenbombo. Li aktivis en la sekvaj jaroj por la armado-kontrolo. Pro tio li estis forigita el la atomenergia komisiono. Li partoprenis poste neniam en ŝtataj programoj. Nur la usona prezidento John F. Kennedy rehabilitis la scienciston.

Li ricevis en 1963 la premion Enrico-Fermi, la plej altan ordenon de la atomenergia instanco.

Listo de verkoj

  • Science and the Common Understanding (1954, Scienco kaj ĝeneralaj pensoj)
  • Lectures on Electrodynamics (1970 postmorte aperis).

Eksteraj ligiloj