Robert Pattinson

El Vikipedio, la libera enciklopedio
en 2008, dum premiero de Twilight.
En 2009, kun Taylor Lautner kaj Kristen Stewart en premio-disdono de MTV Movie Awards

Robert Thomas Pattinson (naskiĝis en Londono, la 13-an de majo 1986) estas brita aktoro, kiu estas konata pro siaj ludoj en la Twilight-filmoj en rolo de vampiro Edward Cullen. Li ankaŭ ludis en la filmo Harry Potter and the Goblet of Fire, kiel Cedric Diggory.

Biografio

Li naskiĝis en Barnes-kvartalo de Londono, lia patrino Claire laboris tiam por moda agentejo, lia patro Richard importis, vendis veteranjn automobilojn el la Usono. En aĝo de 12 jaroj li komencis virmanekenan karieron, kion helpis lia in-eca aspekto. Kiam li iĝis pli vira en aĝo de 16 jaroj, li ne ricevis plu laborojn kiel modelo. Li aliĝis en aĝo de 15 jaroj al Barnes Theatre Company. Lia filma kariaro komenciĝis, post kiam agento vidis lian aktoradon en teatraĵo Our Town de Thornton Wilder.

La unua grava paŝo en sia kariero estis la ludo en la filmo Harry Potter and the Goblet of Fire, kiel Cedric Diggory en 2005. Lian ludadon laxudis la kritikistoj, nomis 'lin stelulo de la estonto' (The Times), nova 'Jude Law'.

Lia aktora trarompo okazis en 2008 per ludo en rolo de vampiro Edward Cullen en filmo Twilight. Li ankaŭ ludis en ties tri sekvoj en la postaj jaroj.

La magazino People elektis lin en 2008 kaj 2009 al la plej seksaj viroj de la mondo, en 2010 People listigis lin inter la plej belaj homoj. En 2009, la legantoj de Glamour elektis lin al plej seksa viro de la mondo.

Filmoj

  • 2004 - Ring of the Nibelungs - Giselher
  • 2005 - Harry Potter and the Goblet of Fire - Cedric Diggory
  • 2006 - The Haunted Airman - Toby Jugg
  • 2007 - The Bad Mother's Handbook - Daniel Gale
  • 2008 - The Summer House - Richard
  • 2008 - How to Be - Art
  • 2008 - Twilight - Edward Cullen
  • 2008 - Little Ashes - Salvador Dalí
  • 2009 - The Twilight Saga: New Moon - Edward Cullen
  • 2010 - Remember Me - Tyler Hawkins
  • 2010 - The Twilight Saga: Eclipse - Edward Cullen
  • 2011 - Bel Ami - Georges Duroy
  • 2011Water for Elephants - Jacob Jankowski
  • 2011/2012 - The Twilight Saga: Breaking Dawn - Edward Cullen

Nomumoj

  • 2011 - nomumo Ora frambo - plej malbona aktoro - The Twilight Saga: Eclipse
  • 2011 - nomumo Ora frambo - plej malbona aktoro - Remember Me
  • 2010 - nomumo Ora frambo - plej malbona vira epizodisto - The Twilight Saga: New Moon
  • 2010 - nomumo Ora frambo - plej malbona paro - The Twilight Saga: New Moon