Robert Ridgway

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Robert Ridgway
Robert Ridgway
Robert Ridgway
Robert Ridgway
Persona informo
NomoRobert Ridgway
Dato de naskiĝo2-a de julio 1850
NaskiĝlokoMont Carmel (Illinois)
Dato de morto25-a de marto 1929
MortolokoOlney (Illinois)
Aĝo je morto78
Okupoj kaj profesioj
Okupoornitologo
Geografio
ŜtatoUsono
Familio
FratoJohn L. Ridgway [+]
Lingvoj
Parolata lingvoangla lingvo [+]
Ceteraj informoj
HonorigoBrewster Medal, Daniel Giraud Elliot Medal [+]
Portalo pri Homoj
vdr

Robert Ridgway (naskiĝis la 2-an de julio 1850 en Mont Carmel (Illinois), mortis la 25-an de marto 1929 en Olney (Illinois)) estis usona ornitologo Li ankaŭ estis ilustristo.

Fervorulo de sia infanaĝo pri naturscienco, li korespondas, 14 jar-aĝa, kun Spencer Fullerton Baird, kiu kuraĝigis lin en la ornitologio. Inter 1867 kaj 1869, Clarence King dungis lin kiel zoologisto por geologia esplorvojaĝo en la regionojn de la 40-a paralelo: li esploris Kalifornion, Idahon, Utahon kaj Vajomingon, kaj aperigis raporton pri birdobservadoj: Report on Ornithology of the Fortieth Parallel.

En 1879, Spencer Fullerton Baird, iĝinte direktoro de la National Museum of Natural History donis al li postenon de konservisto en la departemento pri ornitologio de tiu muzeo. En 1888 li iĝis direktoro de tiu departemento.

Li estis unu el la fondigintaj anoj de la American Ornithologists Union en 1883, kun Elliott Coues, Joel Asaph Allen kaj William Brewster. Li estris tiun societon de 1898 al 1900.

Bonega desegnisto, li interesiĝis pri koloroj, kaj aperigis en 1886 kaj 1912 nomenklaturojn pri koloroj: li establis sistemon de 1115 koloroj[1], ankoraŭ nun uzata de la ornitologoj, sed ankaŭ de aliaj profesiuloj, kiel la florvendistoj aŭ la kemiaj industriistoj.

Li estis elektita en la National Academy of Sciences en 1917. Li ricevis la medalon Daniel Giraud Elliot kaj la medalon Brewster, ambaŭ en 1919.

Li publikigis pli ol 500 librojn, katalogojn kaj artikolojn dum sia vivo. Li ilustris mem siajn librojn, helpita de sia frato John L. Ridgway.

Verko

Notoj kaj referencoj

  1. La kolora ordigo de Robert Ridgway, angle france germane el la paĝaro de Virtual Coulour Museum (La kolorsistemoj en arto kaj sciencoj)
Blankkapa maraglo pentrita de Robert Ridgway (1893)

Eksteraj ligiloj

grekeangle Robert Ridgway, usona ornitologo grekeangle Robert Ridgway, scienca ilustristo grekeangle Lia frato, John L. Ridgway grekeangle Robert Ridgway, biografio far de Alexandre Wetmore (the National Academies Press)