Robert Robertson (esperantisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Robert Robertson)
Robert Robertson
Persona informo
Naskiĝo 20-an de novembro 1861 (1861-11-20)
en Londono
Morto
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

EdE-R

Robert ROBERTSON, anglo, bankpensiulo. Nask. 20 nov. 1861 en Londono.

En lernejo stultulo pri lingvoj antikvaj kaj naciaj; frua studanto kaj instruado de stenografio (Pitmansistemo), propagandinto pri reformo de angla ortografio. Esperantisto de 1906 (N-o 13.422). Li instruis esperanton de 1908 kaj fondis antaŭ-urban grupon „Wood Green“ en 1911. Delegito de UEA en 1912, li havis plurajn rolojn ĉe BEA : Konsilanto en 1914; honora kasisto en 1922, honora sekretario en 1925; prezidanto en 1931.

Li ankaŭ estis Prezidanto de The Esperanto Publishing Company Limited en 1928. Lia ekzakta mortodato ne konatas.