Robert Schuman

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Robert Schumann sur germana poŝtmarko

Robert SCHUMAN [ŝUman] naskiĝis je la 29-a de junio 1886 en Luksemburgo, la ĉefurbo de la grand-duk-lando Luksemburgio. Li mortis la 4-an de septembro 1963 en Scy-Chazelles, kiu situas tuj apud Metz, en la departemento Moselle, en la regiono Loreno (Francio / Eŭropo). Li estis franca politikisto kaj estas konsiderata kiel unu el la patroj de la eŭropa konstruado, precipe famiĝinta per sia deklaro de la 9-a de majo 1950.

Biografio

La patro de Robert Schuman, Jean-Pierre Schuman (1837-1900) naskiĝis kiel franco luksemburgparolanta en Evrange, lorena vilaĝo apud la franc-germana limo. En 1871, post la aneksado de Loreno far la germanoj, li fariĝis germano. Lia patrino, Eugénie Duren (1864-1911), estis Luksemburganino, naskita en Bettembourg; ŝi havigis al si la germanan ŝtatanecon dum sia edziniĝo kun Jean-Pierre Schuman. Kvankam li naskiĝis en Clausen, en ĉirkaŭurbo de Luksemburgo (kie lia naskiĝdomo ankoraŭ nuntempe staras), Robert Schuman estis denaska germano.

Registaraj roloj

  • Ministro pri financoj de la unua registaro de Georges Bidault (de la 24-a de junio ĝis la 16-a de decembro 1946)
  • Ministro pri financoj de la unua registaro de Paul Ramadier (de la 22-a de januaro ĝis la 22-a de oktobro 1947)
  • Ministro pri financoj de la registaro de Paul Ramadier (de la 22-a de oktobro ĝis la 24-a de novembro 1947)
  • Ĉefministro de la unua registaro Robert Schuman (de la 24-a de novembro 1947 ĝis la 26-a de julio 1948)
  • Ministro pri Eksterlandaj Aferoj de la registaro André Marie de la 26-a de julio ĝis la 5-a de septembro 1948)
  • Ĉefministro de la dua registaro Robert Schuman , Ministro pri Eksterlandaj Aferoj (de la 5-a ĝis la 11-a de septembro 1948)
  • Ministro pri Eksterlandaj Aferoj de la unua registaro de Henri Queuille (de la 11-a de septembro 1948 ĝis la 28-a de oktobro 1949)
  • Ministro pri Eksterlandaj Aferoj de la dua registaro de Georges Bidault (de la 29-a de oktobro 1949 ĝis la 2-a de julio 1950)
  • Ministro pri Eksterlandaj Aferoj de la dua registaro de Henri Queuille (de la 2-a ĝis la 12-a de julio 1950)
  • Ministro pri Eksterlandaj Aferoj de la unua registaro de René Pleven (de la 12-a de julio 1950 ĝis la 10-a de marto 1951)
  • Ministro pri Eksterlandaj Aferoj de la tria registaro Henri Queuille (de la 10-a de marto ĝis la 11-a de aŭgusto 1951)
  • Ministro pri Eksterlandaj Aferoj de la dua registaro de René Pleven (de la 11-a de aŭgusto 1951 ĝis la 20-a de januaro 1952)
  • Ministro pri Eksterlandaj Aferoj de la unua registaro de Edgar Faure (de la 20-a de januaro ĝis la 8-a de marto 1952)
  • Ministro pri Eksterlandaj Aferoj de la registaro de Antoine Pinay (de la 8-a de marto 1952 ĝis la 8-a de januaro 1953)

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj


Ŝablono:LigoLeginda