Robert Surcouf

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Robert Charles SURCOUF (n. 12-a de Decembro 1773 en Saint-Malo - m. Saint-Servan 8-a de Julio 1827) estis franca kaperisto. Riskema maristo, li ĉikanis la britajn militajn kaj komercajn ŝiparojn, ne nur sur la Eŭropaj maroj, sed ankaŭ sur tiuj de Hinda Oceano. Pro tio, li famiĝis kaj riĉiĝis per la kaperado.

Juneco[redakti | redakti fonton]

Filo de Charles-Ange Surcouf, senjoro de Boisgris, kaj de Rose-Julienne Truchot de la Chesnais, li estis ankaŭ kuzo de Duguay-Trouin laŭ sia patrino. Lia avo posedis 8 ŝipojn, li estis unu el la plej gravaj maloaj ŝipekipistoj. Liaj gepatroj, komercistoj, lin destinis al pastreco.

En 1787, nur 13-jara, li surŝipiĝis por la unua fojo sur la trampa ŝipo le Héron, kiel naviga lernanto (estonta oficiro).

En 1789, li engaĝiĝis kiel volontulo sur la ŝipo l'Aurore deiranta al Hindioj.

En 1793 (?), kiam li estis 20-jara, li jam estis kapitano de La Créole, kiu komercis sklavojn (sed neniu dokumento firme konfirmas tion).

En 1794, li estis leŭtenanto, rolante kiel adjunkto sur la fregato la Cybelle en la hindia oceano. Lia pafbapto okazis en la unua batalo de la Rivero Nigra ĉe "île de France" (nuntempe Maŭricio): la ŝipo Cybelle, la fregato Prudente kaj la eta korveto Jean Bart, sukcesis forpeli du britajn ŝipetojn kun 50 kaj 44 kanonoj, kiuj blokis la insulon.

Tio estis lia sola batalo kun la ŝtata ŝiparo ĉar li rapide fariĝis kaperisto.

Kaperisto je la servo de Francio[redakti | redakti fonton]

Nomumita kapitano kiam 20-jara, li komandis laŭvice la kaperŝipojn la Clarisse, la Confiance kaj le Revenant.

Kelkaj junuloj de Maŭricio ekipis kaperŝipeton por Surcouf, kiu velis al la bordoj de Hindio, kun skipo de hindiaj maristoj. Enflue de Bengalo, al kiu li unue iris, li renkontis konvojeton eskortatan de militpreta pilotŝipo; li alproksimiĝis al la pilotŝipo kaj kaptis ĝin; poste li konkeris la britajn komercajn ŝipojn, li malembarasiĝis de siaj kaptitaĵoj kaj eĉ de sia propra ŝipo, kaj surŝipiĝis sur la skuno kun nur 19 maristoj.

La kaperŝipo Confiance (18 kanonoj kaj 190 ŝipanoj) kaptas la ŝipon Kent (40 kanonoj kaj 437 ŝipanoj). Fare de Ambroise-Louis Garneray, tiam sub la komando de Surcouf.

Sed Robert Surcouf, la plej fama maloana ŝipekipisto, fariĝis legenda, kiam en 1796, nur 23-jara, kun skipo de 190 ŝipanoj, li kaptis grandan britan veselon, trifoje pli grandan kaj pli armitan ol la sia.

Tiu unua sukceso kuraĝigis Surcouf, kiu kuros post ĉiu videbla ŝipo, kiel nepermesita kaperisto, ĉar li deiris de Maŭricio sen siaj komisileteroj, kiuj laŭleĝigis la kaperadon.

Iom poste, sur sia ŝipo, kun nur du kanonoj, Robert Surcouf sin direktis al dika trimastulo: tio estis veselo de la Kompanio de Hindioj, kun 150 eŭropanoj kaj armita per 26 kanonoj je 12; ĝi nomiĝis le Triton. Li venkis danke al ruzaĵo: li kaŝis sian skipon por aspekti kiel pilotŝipo de Gango. Surcouf konkeris la veselon, estis nur du vunditoj kaj unu mortinto inter liaj ŝipanoj. Li kondukigis siajn malliberigitojn al Madras sur sia skuno malarmita kaj kondukis sian gravan kaptaĵon al Maŭricio.

Li reiris al la maro, ekde kiam eblis, por profiti de sia ŝanco, sed ĉi-foje sur pli granda kaperŝipo.

Ĉasata de 3 veseloj de la Kompanio de Hindioj, li sukcesis per lertaĵo apartigi ilin, kaj atakante unu post la alia, li kaptis du el ili, kaj trudis la trian al fuĝo.

Post pluraj aventuraj kaperoj, Robert Surcouf riskis perdi la fruktojn de siaj danĝeroj ĉar li estis kaperinta sen komisileteroj. Li estis kaperarminta sen permeso je sia unua iro; sekve kiam li revenis kun le Triton, oni konfiskis lian kaptaĵon.

Tamen la aŭtoritatoj de Maŭricio konsultis la Direktorion, ili volis rekompenci la bravecon de la juna kaperisto kaj pro tio proponis al la leĝofara korpo aljuĝi al li, kiel nacian donacon, la valoron de siaj kaptaĵoj, kiuj estis venditaj profite al la kolonio; tiel li ricevis 700.000 frankojn.

Surcouf, heroo de la maroj[redakti | redakti fonton]

Nigra ĉevrono sur arĝenta fundo ŝarĝita per 3 oraj ŝeloj kun nigra kapumo ŝarĝita per pasanta ora leono.

En 1801, li revenis al Saint-Malo, kaj M. B… opiniante lin sufiĉe riĉa, li edziĝis pro amo al tiu, por kiu li estis vivinta tiom danĝeran vivon. Li povus vivi feliĉa en Saint-Malo ; sed maristo ne facile rezignas pri la maro. Surcouf, ŝipekipisto kaj kapitano, faris novajn kampanjojn, sukcesajn kiel la antaŭaj. Surcouf, riĉa kaj estimata, ne restis longtempe senfara. Li estis gustuminta la maron, kiel diras la maristoj, kaj la tero ŝajnis sengusta kaj monotona. Ĝiaj tempestoj, kaperoj, bataloj mankis al li; li deiris denove.

Poste, aliaj kaperistoj kaperos je lia servo.

Robert Surcouf estas fama pro sia agado de kaperisto (kies ĉefaĵo estis la kapto de la ŝipo Kent, en la Golfo de Bengalo) kaj por sia mara militmetodo kontraŭ Britio preferanta la eluzmiliton al la intereskadraj bataloj. Post la paco kun Britio kaj dum partopreno en vespermanĝo kun siaj antaŭaj britaj malamikoj, unu el ili diris al li : « Fine, Sinjoro, konfesu ke vi, francoj, vi batalas por la mono dum ni, angloj, batalas por la honoro… » Surcouf respondis al li per trankvila voĉo : « Certe, Sinjoro, sed ĉiu batalas por akiri tion, kion li ne havas. » Surcouf, estis ne nur brava maristo, li ankaŭ kapablis parole rebati. Por li, pli efikis sapei la ekonomion de la malamiko ol detrui ties armitajn ŝipojn. Li mem financis la ekipadon de multaj malpezaj militŝipoj : l'Auguste, la Dorade, la Biscayenne, l'Edouard, l'Espadon, le Ville-de-Caen, l'Adolphe kaj le Renard

Napoléon mem venis en 1803 por konvinki lin akcepti komision de veselkapitano kaj komandon de eskadro, sed Surcouf rifuzis; necesas agnoski, ke li neniam havis disciplinosencon. Pledanta por la atako de la komuniklinioj, eble li sukcesis konvinki sian kunparolanton, ĉar du jarojn poste, Napoleono starigis ekonomian blokadon de Britio; sed post la malvenko de Trafalgar, li ne havis alian eblecon. Tamen, la historio de la mara milito montras ke neniam la kaperado kaj la blokado venkis superajn eskadrojn.

La Imperion venkitan, Surcouf faris plian heroaĵon. Saint-Malo estis okupita de la prusoj, li kverelis kun ili kaj duele defiis ĉiujn oficirojn de la regimento. La prusoj, sin konsiderantaj kiel ekspertoj pri sabro, neprudente akceptis la defion: Surcouf mortigis aŭ vundis la 15 unuajn sinsekve sed lasis iri la lastan (kiu estis la plej juna kaj verŝajne devis estis senkuraĝigita pro la spektaklo, kiun li ĵus estis spektinta) por atesti, ke ĉio okazis laŭregule. Post tempa malapero, Surcouf revenis ĉe si por vivi inter siaj familianoj.

La nomo de la riskema kaperisto estis la teruro de la brita komerco ĉirkaŭ Hindio, kaj la brita registaro decidis plifortigi sian pozicion sur tiuj maroj per pluraj fregatoj. En 1813, Surcouf estis komisiita konduki al Francio la malnovan fregaton le Charles, kiun li estis aĉetinta al la registaro kaj ekipita en flûte. Ĝi enhavis tre valoran enhavon. Li eskapis per sia memrego kaj lertaĵoj de la britaj ŝipoj kaj preskaŭ pereis enirante Saint-Malo ; sed lia frato savis la ŝipon.

La frato de la kapitano Surcouf, Nicolas Surcouf, maristo riskema kiel li, estis lia adjunkto dum preskaŭ 15 jaroj, kaj kontribuis al liaj sukcesoj.

Surcouf dediĉis la lastan parton de sia vivo al komerca spekulado, precipe al la sklavokomerco, kiu fariĝis nova riĉaĵfonto. Estas kredite, ke liaj riĉaĵoj, je la fino de lia vivo valoris pli ol 3 milionojn da frankoj. Li posedis pli ol 800 ha da tero.

Surcouf mortis de kancero la 8-an de Julio 1827 en kampardomo, kiu apartenis al li apud Saint-Servan, kaj estis entombigita en Saint-Malo.

Resumo[redakti | redakti fonton]

Surcouf estas konsiderata kiel unu el la plej lertaj maristoj de Francio. Timinda, netenebla sur ĉiuj bordoj, danke al li multaj britaj veseloj estis kaptitaj favore al la Monarĥio, la Respubliko, la Direktorio, la Konsuleco kaj la Imperio. Li sukcesis en nur 5 jaroj ataki kvindekon da britaj kaj portugalaj ŝipoj.

Ankaŭ konsiderata kiel la inventinto de nokta ruzaĵo (kiun oni povas legi en la aventuroj de Barbe-Rouge en desegnobendo aŭ en la filmo Master and Commander, en kiu la britoj rakontas, kiel ili estis volunta finsolvi Surcouf) kiu konsistis en floseto, sur kiu oni metis lanternojn por kredigi al siaj postkurantoj ke la ŝipo estis aliloke.

Statuo de Surcouf en Saint-Malo fare de Alfred Caravaniez (fino 19-a jc.)

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]


Aneksaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Poŝtmarko pri Surcouf estis eldonita de la franca poŝto. La unuataga stampo okazis en Saint Malo la 2-an de Junio 1951 kaj la publika vendo la 4-an de Junio 1951. Gravurita de Charles Mazelin laŭ pentraĵo de Gustave Alaux (1887-1965), ŝippentristo (1926)
  • En la 23-a de Junio 2008, la franca poŝto eldonis blokon de 6 poŝtmarkoj reprezentantaj 6 famajn ŝipojn: La Grande Hermine (ŝipo de Jacques Cartier), La Boudeuse (ŝipo de Louis Antoine de Bougainville), La Confiance (ŝipo de Robert Surcouf), L’Hermione (ŝipo de la markizo de La Fayette), La Boussole (ŝipo de la grafo de La Pérouse) kaj L’Astrolabe (ŝipo de Jules Dumont d’Urville).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • [1] Tout sur Surcouf : biographie, anecdotes, récit de la Prise de Kent
  • [2] chant écrit pour célébrer la victoire de Surcouf sur le Kent

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • (2002) Surcouf: le corsaire invincible. Fernand Lanore. ISBN 9782851572134. 
  • (1991) Surcouf, terreur des mers. Dupuis. 
  • (1994) Histoire de Robert Surcouf, Capitaine de corsaire. La Découvrance. ISBN 2910452026.  - reprint de l'édition de 1855
  • (octobre 2001) Corsaire de la République. Phébus. ISBN 2859407650. . Verkita de skipano de Surcouf.
  • (1946) Surcouf, corsaire. Paris: Marcus. 
  • {{{titolo}}}. Mullié. 
  • (2007) Robert Surcouf et ses frères. Saint Malo: Christel. ISBN 9782844210500. . Fait suite à La Saga des Surcouf, du même auteur, (ISBN 2-84421-046-5)
  • (2003) Robert Surcouf. Cairn. ISBN 2910452646.  - reprint de l'édition de 1889 (l'auteur est un descendant homonyme du frère de Robert Surcouf, Nicolas).
  • (2005) Surcouf : Titan des mers fr. Perrin. ISBN 978-2262023478. 

Filmografio[redakti | redakti fonton]

  • Surcouf, le tigre des septs mers, de Sergio Bergonzelli et Roy Rowland, 1966
  • Tonnerre sur l'Océan Indien, de Sergio Bergonzelli et Roy Rowland, 1966

Referencoj[redakti | redakti fonton]