Robert Walker (aktoro, 1918)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Robert Walker)
Robert Walker
Persona informo
Robert Walker
Naskiĝo 13-an de oktobro 1918 (1918-10-13)
en Sallaga Urbo
Morto 28-an de aŭgusto 1951 (1951-08-28) (32-jaraĝa)
en Los-Anĝeleso,  Usono
Mortis per trodozo vd
Tombo Washington Heights Memorial Park vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater American Academy of Dramatic Arts vd
Partio Respublikana Partio vd
Familio
Edz(in)o Jennifer Jones vd
Infanoj Robert Walker Jr. vd
Profesio
Okupo filmaktoro • scenaristo vd
Aktiva dum 1939–1951 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Robert WALKER (la 13-an1918 - la 28-an de aŭgusto 1951) estis usona kinoaktoro.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Walker estis naskita en Sallagurbo, Utaho. Li studis ĉe la American Academy of Dramatic Arts en Novjorko kie li studis en la jaroj 1937-1939.

En tiuj jaroj li tie konis la aktorinon Phyllis Ailey kiu poste ŝanĝis sian nomon al Jennifer Jones. Ili estis geedziĝintaj en Tulsa, Oklahomo, en 1939 kaj havis du filojn.

En 1941 Phyllis renkontis produktanton David O. Selznick kiu ŝanĝis ŝian nomon al Jennifer Jones kaj lanĉis ŝian karieron. Ŝi iĝis lia amantino kaj post ŝia eksedziĝo de Walker en 1945, iĝis lia edzino.

Selznick helpis al Walker akiri kontrakton ĉe Metro-Goldwyn-Mayer. Walker partoprenis la militdramon Bataan (1943) kaj la filmon Madame Curie.

En 1944, li partoprenis en la filmo Since You Went Away kune kun Shirley Temple, Jennifer Jones kaj Claudette Colbert, verkita kaj produktita fare de Selznick.

En la sama jaro li partoprenis en la filmo Thirty Seconds Over Tokyo pri Doolittle Raid kune kun Spencer Tracy kiu interpretis la rolulon de generalo James Doolittle.

En 1946, li partoprenis en la ĉefa rolo de Jerome Kern en la filmo Till the Clouds Roll By, pri la vivo de Kern.

En 1947 li partoprenis en la filmo Song of Love (amkanto) pri la vivo de Robert Schumann kaj lia edzino Clara Schumann, en la rolo de Johannes Brahms.

Lia plej rimarkinda rolo estis en la filmo Strangers on a Train reĝisorita de Alfred Hitchcock (1951) en kiu li ludis la rolon de viro kiu prizorgas alian viron en la trajno kaj provas konvinki lin fari murdon.

Walker suferis dum multaj jaroj de psikiatriaj problemoj kaj dependeco de barbituratoj kaj alkoholaĵo, kiuj kaŭzis lian morton en 1951 en la aĝo de 32.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]