Robert Walser

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Robert Walser, fine de la 1890-aj jaroj

Robert WALSER [ˈrobɛrt ˈvalzər] (naskiĝis la 15-an de aprilo 1878, mortis la 25-an de decembro 1956) estis svisa verkisto.

Robert Walser naskiĝis en Bielo. Ĉar lia provo, fariĝi aktoro, fiaskis, li vivtenis sin per diversaj okupoj en oficejoj kaj dediĉis sin al la verkado. Dum pluraj jaroj li vivis ĉe sia frato, la pentristo Karl Walser, en Berlino, konatiĝis tie kun diversaj verkistoj, sed liaj verkoj ne trovis vastan agnoskon kaj li revenis al Svislando. Psikaj problemoj turmentis lin kaj ekde la jaro 1929 li pasigis sian vivon en psikiatriaj hospitaloj. La literaturan valoron de la Robert Walser (kiu nuntempe ofte estas komparata kun Franz Kafka) la fakularo ekkonis nur post la Dua mondmilito. Robert Walser mortis en Herisaŭ, Kantono Apencelo Ekstera.

Listo de verkoj

  • Geschwister Tanner (romano, 1907)
  • Der Gehülfe (romano, 1908)
  • Jakob von Gunten (romano, 1909)
  • Kleine Dichtungen (rakontoj, 1914)
  • Der Spaziergang (rakonto, 1917)
  • Die Rose (eseo, 1925)
  • Gedichte (poemoj, 1944)

Eksteraj ligiloj

greke http://www.mikrogramme.de greke http://www.mikrogramme.de/walser_b greke http://www.walser-archiv.ch greke http://www.beste-texte.com/index.php