Roberto Claros Flores
El Vikipedio
| Roberto Claros Flores | |
| Soldata kariero | |
| Rango: | generalo |
Roberto Claros Flores estas eksa generalo de la armeo de Bolivio. La 30-an de aŭgusto 2011 li kun 4 aliaj altrangaj militistoj estis kondamnita al malliberigo pro mortigo de 64 partoprenantoj de manifestacio en 2003. La verdikto deklaris lin kulpa pri genocido. Kune kun li kondamniĝis la generaloj Juan Veliz Herrera, José Ovaldo Quiroga, Gonzalo Alberto Rocabado kaj la admiralo Luis Alberto Aranda Granados. Roberto Claros Flores estu mallibera dum 15 jaroj kaj 6 monatoj.
Eksteraj ligiloj [redakti]
- informo pri la kondamniĝo ekzemple en la retejo "los tiempos" ("la tempoj", hispane),
- en la retejo "Bolivia weekly" ("Bolivio semajne", angle)
- kaj en la retejo "Blickpunkt Lateinamerika" ("fokuso Latinameriko", germane)