Roberto Curthose

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Tombejo de Roberto la 2-a

Duko Roberto la 2-a de Normandio, ankaŭ nomata (angle) Robert Curthose, (n. ĉ. 1054 - m. la 10-an de februaro 1134), estis duko de Normandio de 1087 ĝis 1106 kaj la plej aĝa filo de Vilhelmo la Konkeranto kaj reĝino Matilda. "Curthose" estis moknomo, kiu signifas "mallongaj ŝtrumpoj".

Dum lia infaneco liaj gepatroj fianĉigis lin al Margareta, heredontino de la graflando Maine en Francio, sed ŝi mortis antaŭ ol ili edziĝis. (Tiutempe oftis ke infanoj, aparte infanoj de nobeloj, fianĉiĝis.) En 1063 lia patro nomumis lin Grafo de Maine, verŝajne anticipe de la edziĝo. En 1069 Maine sukcese ribelis kontraŭ la normandoj kaj Roberto perdis la graflandon.

Kiel junulo, li havis reputacion de kuraĝo kaj de milita lerto, tamen ankaŭ de mallaboremo kaj de malforta karaktero. La franca reĝo instigis lin kvereli kun lia patro kaj fratoj. En 1077 liaj fratoj Vilhelmo kaj Henriko ĵetis sur lin fetoran akvon. Roberto koleregis. La patro ĉesigis la rezultan lukton sed ne punis la du fratojn. La sekvantan tagon Roberto iniciatis sieĝon de Rouen. La afero malsukcesis kaj Vilhelmo la 1-a deziris aresti lin, sed Roberto fuĝis.

La kverelo daŭris. Roberto estis nun ĉe la kortego de sia onklo en Flandrio. Li invadis Vexin. Lia patro eniris aliancon kun Filipo la 1-a de Francio por kontraŭi lin. Lia patro ankaŭ lernis ke Reĝino Matilda sekrete sendis monon al Roberto. Dum batalo en januaro 1079 Roberto senĉevaligis kaj vundis sian patron, kaj ĉesis ataki lin nur kiam li rekonis lian voĉon. La humiligata Vilhelmo malbenis sian filon.

Per la interveno de Reĝino Matilda, en 1080 Roberto kaj lia patro konkludis milithalton. Post ŝia morto (1083) ŝajnas ke Roberto vojaĝis tra Francio, Germanio, Flandrio kaj Italio, kie li malsukcese petis fianĉiĝi al la riĉega Matilda de Toskanio.

Vilhelmo la 1-a mortis en 1087. Li deziris senheredigi Roberton sed, pro petoj de la nobeloj, li testamentis al li Normandion, kaj Anglion al lia frato Vilhelmo la 2-a. Pluraj anglaj baronoj konsideris ke ili ĝuus pli da libero se Roberto reĝiĝus kaj ribelis kontraŭ Vilhelmo, sed la afero malsukcesis, parte ĉar Roberto ne subtenis ilin.

La ĉef-konsilisto de Roberto estis Vilhelmo Flambard, kiu antaŭe konsilis lian patron, kaj poste iĝis malamata financa konsilisto de Vilhelmo la 2-a.

Roberto kaj Vilhelmo la 2-a deziris malebligi ke ilia ambicia frato Henriko iĝus aŭ Duko de Normandio aŭ Reĝo de Anglio, kaj konkludis traktaton per kiu, se Vilhelmo aŭ Roberto mortus sen infanoj, la postvivanto heredus liajn landojn. En 1096 Roberto partoprenis la 1-an krucmiliton: oni diris ke ili tiom malriĉas ke ili devas foje resti en la lito pro mankoj da vestoj. Por pagi la kostojn de krucmiliti, li hipotekis Normandion al Vilhelmo.

En 1100, kiam Roberto estis revenanta de la krucmilito, mortis Vilhelmo la 2-a, kaj Henriko kaptis la tronon de Anglio. Instigata de Vilhelmo Flambard kaj pluraj baronoj, Roberto invadis Anglion. Li alteriĝis ĉe Portsmouth sed ne ĝuis anglan subtenon. Per la Traktato de Alton (1101) Henriko devigis Roberton agnoski lian fraton reĝo de Anglio. Tamen Roberto daŭre instigis tumulton en Anglio, kaj fine en 1105 Henriko invadis Normandion. La 28-an de septembro 1106 okazis la decida Batalo de Tinchebray. Soldatoj de Henriko kaptis Roberton. Henriko enkarcerigis lin, unue en la Turo de Londono, poste (dum dudek jaroj) en Devizes, kaj fine en la kastelo de Cardiff. Kiam Roberto klopodis eskapi el Cardiff, Henriko senokuligis lin. Roberto mortis tie en 1134. Li entombiĝis en la abateja preĝejo de Sankta Petro en Gloucester, kiu nun estas katedralo.

Antaŭe: Duko de Normandio Poste: Blason duche fr Normandie.svg
Vilhelmo la Konkerinto 10871106 Henriko la 1-a