Roberto Valera

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Roberto Valera
Persona informo
Naskiĝo 21-an de decembro 1938 (1938-12-21) (85-jaraĝa)
en Havano
Ŝtataneco Kubo
Okupo
Okupo komponisto • muzikologo
vdr

Roberto Valera, plena nomo Roberto Valera Chamizo (naskiĝinta en 1938 je Havano) estas kuba komponisto kaj pedagogo .[1]

Akademia edukado[redakti | redakti fonton]

Roberto Valera komencis studi en 1948 ĉe la profesoroj Waldina Cortina, Ñola Sahig, José Ardévol, Edgardo Martín kaj Leo Brouwer en la Urba Konservatorio de Havano, kie li ankaŭ studis kantadon ĉe soprano Zoila Gálvez en la jaro 1956. Valera ricevis stipendion de la kuba registaro en 1965 por studi en Polujo ĉe la komponistoj Witold Rudzinski kaj Andrzej Dobrowolski.[2] Li akiris la majstrogradon de la Escuela Normal para Maestros de La Habana kaj doktoriĝis pri pedagogio ĉe la Universitato de Havano.[1]

Kariero[redakti | redakti fonton]

Roberto Valera laboris de 1961 ĝis 1965 kiel muzika helpisto de la Kuba Instituto de Kinaj Arto kaj Industrio (ICAIC), komencante ankaŭ karieron kiel filmmuzika komponisto.[2][3] Post lia reveno de Polujo, li estis nomumata direktoro de la Konservatorio Alejandro García Caturla en Marianao, Havano, kaj en 1968 komencis okupi la ĉefan katedron pri harmonio kaj nuntempaj teĥnikoj ĉe la Muziklernejo de la Nacia Artolernejo.[4] En 1976, Valera komencis longdaŭran ligon kun la Instituto Superior de Arte (ISA), deĵorante kiel dekano kaj profesoro pri kompozicio, instrumentado kaj nuntempaj teĥnikoj. Li fondis la registrejon de elektroakustika muziko de tiu lernejo.[1] Valera okupis diversajn postenojn en la Junta Ejecutiva de la Unión Nacional de Escritores y Artistas de Cuba (UNEAC), inkluzive periodon kiel prezidanto de ĝia muziksekcio ekde 1990 ĝis 1992.[1]

Distingoj[redakti | redakti fonton]

  • Unua Premio, Koncurso de la Kulturministrejo 1985 (por la verko Concierto por la Paz)
  • Nacia Premio de la UNEAC, 1989 (por la plena verkaro)
  • La Medalo Alejo Carpentier
  • La Medalo Félix Varela
  • Nacia Kultura Premio de la Ŝtata Konsilantaro Kuba
  • Premio de la Ministrejo pri Pla Alta Edukado por lia kontribuo al la edukado en Kubo[1]
  • La Medalo Basse Terre en Guadeloupe
  • La Medalo José María Heredia de la Provinco de Santjago de Kubo

La Medalo Karol Szymanowski de la Ministrejo pri Arto kaj Kulturo de Polujo[1]

Selekta verkaro[redakti | redakti fonton]

  • Orkestroverkoj: Devenir [Kariero, fariĝo], 1969; Concierto por la Paz [Konĉerto por la Paco] por saksofono kaj orkestro, 1985; Extraplan [Ekstra plano], 1990; Yugo y estrella, 1995; Concierto de Cojimar, konĉerto por gitaro kaj orkestro, 1998; Non divisi, arĉorkestro, 1999.
  • Ĉambromuziko: Arĉkvartetoj, 1967; Tres Impertinencias [Tri malĝentilaĵoj], ensemblo, 1971; Tierra de sol, cielo y tierra [Tero de suno, ĉielo kaj tero], ensemble, 1993; Glosas del tiempo recobrado [Notoj pri la reakirinta tempo], violono, violonĉelo, piano, perkutinstrumentoj, 1994.
  • Ĥoro: Iré a Santiago [Mi iros al Santjago], miksita ĥoro, 1969; Cuatro Poemas [Kvar poemoj] de Nicolás Guillén, soprano, miksita ĥoro kaj orkestro, 2001.
  • Kantmuziko: Conjuro [ĵuro], soprano kaj orkestro, 1968.
  • Piano: Doce Estudios Caribeños [Dek Du Karibiaj Studaĵoj], 2002; Van Gogh's Blues Ear, 2002; Cuento Sonoro [Sonora rakonto], 2004.
  • Electroakustikaĵoj: Ajiaco [Pipraĵo], elektroakustika instrumentaro, 1990; Palmas [Palmoj], elektroakustika instrumentaro, 1992; Periodo espacial [Spacoperiodo], elektroakustika instrumentaro, 1993; Loa del camino [Laŭdo de la vojo], elektroakustika instrumentaro, 1999; Las Sombras no Abandonan [La ombroj ne rezignas], elektroakustika instrumentaro, 2000.[1]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 1,5 1,6 The living composers project. Roberto Valera
  2. 2,0 2,1 Roberto Valera. EcuRed
  3. Sonidos de las Americas: Cuba – Artists and composers[rompita ligilo]
  4. Orovio, Helio. Cuban music from A to Z. Tumi Music Ltd. Bath, UK. 2004. p.222.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]