Roberval

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Jean-François de La Rocque Roberval

Franca esploristo en Kanado
Franca esploristo en Kanado

Persona informo
Nomo Jean-François de La Rocque Roberval
Dato de naskiĝo 1500
Loko de naskiĝo Karkasono
Dato de morto 1560
Loko de morto Parizo
Okupo
Aĝo je morto Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo <Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo <
v  d  r
Information icon.svg

Jean-François de La Rocque Roberval Senjoro de Roberval (naskiĝis en 1500 en Karkasono, mortis en 1560 en Parizo) estis franca militisto kaj esploristo

Biografio[redakti | redakti fonton]

Roberval estis la filo de Isabeau de Poitiers (onklino de Diane de Poitiers) kaj Bernard de La Rocque.

Lia patro estis konestablo de Karkasono. Li estis amiko de Ludoviko la 12-a kaj post ties morto, ambasadoro de Francisko la 1-a en Oriento.

Jean-François vizitadis la kortegon de Francisko la 1-a. Li posedis multe da teroj kaj pro tio riĉiĝis. Liaj bienoj situis en Valois, en Rethelois kaj en Languedoc. Li estis fakte riĉa feŭda senjoro. Li ekspluatis ankaŭ minejojn de oro kaj arĝento. Sed li estis tiom elspezema, ke necesis ĉiam replenigi sian monkeston.

Li amikiĝis kun Clement Marot. Tiu poeto dediĉis al li du poemojn.

Li estis protestanto. En 1535 li devis fuĝi, same kiel Clement Marot. Sed la reĝo kaj ties fratino Marguerite de Navarre protektis lin kaj li povis reveni.

Ekspedicio al Kanado en 1542[redakti | redakti fonton]

Kial li estis elektita kiel piloto de la tria ekspedicio al Kanado anstataŭ Jacques Cartier? [1] La celo devis nepre esti nur religia, laŭ la diro de la reĝo « por la divastigado de nia katolika kredo ». Kial elekti Hugenoton por tiu rolo ?

La 15-a de januaro 1541, Francisko la 1-a nomumis lin generalleŭtenanto kaj kapitano de ĉiuj velŝipoj kaj ŝiparo, kiuj ekvelos al Kanado.

Ĉu Francisko la 1-a deziris forigi tiun Hugenotan kurteganon ? Ĉu pro lia sperto pri fortikaĵoj en la armeo, lia sperto kultivi bienojn ? Ĉu pro la famo de lia familio ?

La ekveliro estis planita por la 25-a de aprilo.

La 23-a de majo 1541 ekvelis Jacques Cartier sed Roberval ne estis preta. Pro misfamo kaj manko da financoj Roberval tre malfacile dungis la ŝiparon kaj aĉetis la provizojn. Li eĉ devis hipoteki sian kastelon. Ĉar Cartier estis pli fidinda, li sukcesis dungi maristojn pli facile ol Roberval. La reĝo estis devigata permesi al Roberval elpreni maristojn el la malliberejoj. Kiam ĉio estis preta, estis tro malfrue por forlasi Francujon antaŭ la vintro. Li do devis atendi la postan printempon.

Por pagi la ŝiparon dum la tuta vintro antaŭ la foriro, li piratis velŝipojn laŭlonge de la marbordoj de Finistère. La tagon de kristnasko 1541, en Landévennec, la ŝipanaro de Anne decidis dizerti. Ili preferis daŭrigi la rabadon anstataŭ iri al Kanado. Tri el ili estis murditaj por ekzemplo.

Finfine, la 16-an de aprilo 1542, ekvelis la Marie, la Lèchefraye, la Valentine kaj la Anne.

Sed pro la tempestoj, ili alvenis al Sankt-Johano en Novlando nur la 8-an de junio. Tie Cartier kaj Roberval renkontiĝis. Cartier montris siajn barelojn da riĉaĵoj . Roberval ordonis al Cartier reiri al Charlesbourg sed ne sukcesis konvinki lin. Cartier ne amis Roberval. Li kutimis esti kruela kontraŭ sia ŝipanaro.

La 30-an de Junio, Roberval ekvelis al la Golfo Sankt-Laŭrenco kaj alvenis al Charlesbourg.

La 14-an de Septembro li revenigis en Francujon du velŝipojn por peti de la reĝo urĝajn provizojn. Francisko konsentis helpi lin.

Dum la vintro, la ribelemaj maristoj kaj senfidemaj indianoj okazigis multe da malfacilaĵoj kaj ankaŭ okazis skorbuto, kiu mortigis 50 maristojn.

La 6-an de junio 1543 Roberval enboatiĝis por viziti Saguenay kun 60 homoj kaj 8 barkoj. Sed la ekspedicio fiaskis, kaj la grupoj revenis al Charlesbourg unu post la aliaj.

Fine de la somero 1543 rehejmeniris la kolonianoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Yves Jacob Jacques Cartier Ed. Ancre de Marine 2000