Robin Hood

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Robin Hood [ˈrɒbɪn hʊd] (Angle: Kapuĉa Robĉjo) estas la legenda angla heroo, de multaj baladoj kaj versaĵoj ekde la 14-a jarcento. Laŭ la lastaj versioj, li estis bonega arkisto, kaj vivis en la arbaro de Sherwood kun sia grupo de Ĝojuloj, la bela Marianna, la monaĥo Tuck, la muzikisto Alan a Dale, kaj aliaj, prirabante la riĉulojn por doni al malriĉuloj. Li defendis saksojn kaj batalis kontraŭ fiaj anstataŭreĝo Sentera Johano kaj ties servisto ŝerifo de Nottingham, normandaj nobeloj kiuj perfidis la legitiman reĝon Rikardo la 1-a (Rikardo la Leono-Koro).


Vidu ankaŭ