Robledo de Chavela

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vidaĵo de la vilaĝo je la vesperiĝo.
Robledo de Chavela en la Madrida regiono

Robledo de Chavela estas municipo de la Madrida regiono (Hispanio) situanta en la Okcidenta Montaro de Madrido, je 63 km de Madrido ĉefurbo, en loko situanta voje al la okcidenta areo de la Gvadarama montaro kaj la Sierra de Gredos.

Ĝi havas limojn norde kun Santa María de la Alameda kaj Zarzalejo, oriente, kun San Lorenzo de El Escorial, Navalagamella kaj Fresnedillas de la Oliva, sude, kun Colmenar del Arroyo kaj Navas del Rey, okcidente kun Valdemaqueda y Cebreros.