Roboto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri aŭtomata maŝino. Por informoj pri robotoj en Vikipedio, vidu la artikolon Vikipedio:Roboto.
ASIMO

Roboto estas aŭtomata maŝino, kiu imitas la homon.

En literaturaj kaj filmaj sciencfikcioj, robotoj ordinare aspektas kiel homoj, foje kiel metala pupo, foje nedistingeble de la veraj homoj. En la teknika praktiko robotoj kutime ne klopodas imiti la homan aspekton, sed anstataŭigi komplikan aŭ danĝeran homan laboron.

Ili estas uzataj por esplori Lunon, por labori en altaj temperaturoj, en medioj kun venenaj gasoj k.s. Hejmaj robotoj estas kutime kuireja maŝino, kiu havas plurajn funkciojn (muelilo, miksilo, raspilo, tranĉilo k.s.).

Vortdeveno

La vorton roboto enkondukis en la literaturon ĉeĥa verkisto Karel Čapek en sia filozofia dramo R.U.R. (Rossumovi univerzální roboti) en 1920.

La dramo priskribas fabrikon de inventisto Rossum (ĉeĥe : rozum = racio, prudento), en kiu oni fabrikas artefaritajn laboristojn, robotojn, virajn kaj inajn, kaj liveras ilin en la tutan mondon. La pigranta homaro komencas degeneri, sed la robotoj estas ĉiam pli perfektaj, ĉiam pli homecaj, ĝis ili fine fariĝas veraj homoj.

La verkisto komence volis nomi la artefaritajn laboristojn "laboroj" (el la latina), sed la vorto ŝajnis al li malmulte vireca. Tiam lia frato pentristo Jozefo elprenis penikon el la buŝo, donis konsilon "Do nomu ilin robotoj" kaj daŭrigis pentradon. En la slavaj lingvoj robota (aŭ rabota) signifas laboro, sed la ĉeĥa nun uzas vorton práce, kaj la vorto robota restis rezervita por historia servuta (duonsklava) laboro de senrajtuloj en la feŭdismaj tempoj. Per forigo de la ina finaĵo -a ekestis vorto robot kiel nomo por maŝina servutulo.

La dramo estis tradukita en la anglan, prezentita kun granda sukceso en Londono, poste la nomon transprenis ankaŭ aliaj verkistoj de sciencfikcio. Isaac Asimov eĉ verkis "dekalogon" por robotoj (roboto ne rajtas vundi sian mastron ktp.).

La dramo R.U.R. aperis ankaŭ en Esperanto en traduko de Moraviaj Esperanto-Pioniroj.

Historio de robotoj

Literatura instigo

Post 1923 (kaj la presigo de la dramo R.U.R. (Rossum's Universal Robots) ('La universalaj robotoj de Rossum')), robotoj kiel pensivaj "homaj" maŝinoj fariĝis ĉefa temo de la fantazia (fikcia) literaturo.

La penso pri maŝinuloj inspiris ankaŭ aliajn artiatojn, sed oni longe rigardis tiujn mekanikaĵojn nur kiel ludilojn.

La unuaj robotoj (1930-1960)

En 1939, ĉe la 1-a mondekspozicio de Novjorko oni prezentis produktaĵon de la usona firmao Westinghouse (uestinkhaus), la Electro-n, promenantan kaj parolantan roboton. Ĝia tasko estis informi la eventualajn aĉetontojn pri la plej novaj produktoj de Westinghouse. Unu jaron poste la firmao fabrikis la plej bonan amikon de Electro (elektro), la mekanikan hundon Sparko, kiu helpis per sia ĉarmo la agadon de la reklamroboto.

En la jaroj 1950-aj W. Grey Walter (grej volter), brila sciencisto, kreis mekanikajn "testudojn", kiuj kapablis sensi lumfontojn, kaj ili movis sin proksimen al ili. Tiuj mekanismoj pruvis, ke simplaj kombinaĵoj de elektronikaj kaj mekanikaj elementoj povas konduti aŭtomate, sed simile al bestoj kaj insektoj.

Fruaj esploradoj pri arta inteligenco (1960-1980)

Komence de la 1960-aj jaroj mondvaste oni instalis laboratoriojn por esplori la artan inteligenton. Tiutempe vagadia tra koridoroj de Universitato Johns Hopkins (ĝons) estaĵo nomita hopkinsa bestio. Ĝi estis nutrata de piloj, kaj ĝi prizorgis,ke tiuj piloj estu ĉiam ŝargitaj. Sian decid-kapablon gi demonstris per tio, ke ĝi mem decidis, kiam ĝi devas konektiĝi "nutrocele" al konektiloj de siaj koridoroj. Ĝissate "nutrinte sin" la bestio daŭrigis sian vagadon, dume ĝi atentis la sekvan palatotiklan konektilon.

En 1969 Andy Reichel (endi rajfiel) pretigis reklamroboton kun 82-kilograma maso kaj 158-centimetra alto, por la entrepreno Quasar Industrie (kvasar industri). La entrepreno nomis ĝin "androido helparta vendadon", sed gia sonsistemo foje paneis, pro tio ke ĝi ripetadis la esprimon "you talk" (vi parolas) deformitan "klatu", tiel fariĝis ĝia nomo.

En 1969 kaj 1971 esploristoj de Stanford Research Institute International finis konstrui du versiojn de memmova robotobaptita per la nomo Shakey (ŝeki = tremema), trafa pro ĝia ŝanceliganta moviĝo. Ambaŭ estis konstruitaj por moviĝi en tiaj ejoj, en kiuj troviĝas grandaj blokoj. En la mekanismo, direktebla per radio, surmetita televida kamerao, tuŝo- kaj distanco-mezuraj elementoj, la sistemoj kaj la programad-lingvoj de la du versoj estis malsimilaj.

En 1970 oni prezentis en mond-ekspozicio de OOsaka – rikoltante grandan sukceson -la robot-ensemblon en la FUJI-pavilono. La lud-aŭtomataj tradicioj de la lastaj tri jarcentoj, la rezultoj de la laboratorioj esplorantaj la artan inteligenton kaj la agado de entuziasmaj amatoroj kune rezultigis, fine de la jaro 1982, la amasan aperon de "personaj robotoj". Iuj robotoj, direktataj de siaj ultrasona aŭ ultraruĝ-sensiloj, kapablas iri ĉirkaŭ domo, aliaj "parolas", sed ili malkapablas "silenti", aliaj kelnerece servas trinkaĵojn aŭ portas la poŝtajn sendaĵojn en la domon. Ankaŭ tiaj personaj robotoj estas fabrikataj kiuj "scipovas" purigi per polvosuĉilo.

Graviĝo de robotoj (1980-Nun)

En 1985, che la mondekspozicio de Tsukuba (cukuba), urbo de sciencistoj, 60-km-ojn de Tokio, la robotoj ricevis signifan rolon. Oni prezentis "muzikist-roboton" ludantan per sintezilo. La "piktor-roboto" pentranta per peniko faris la portreton de vizitantoj. La roboto de la firmao, Toshiba (toŝiba) havis la spektaklaĵon, ke iu "ĵonglistroboto" metia zum-turbon sur la tranĉ-eĝon de japana glavo tenata de ĝia "kunulo". La "ŝintopastro-roboto" geedzigis japanajn gefianĉojn.

La du-braka Wabot-robotmaŝino,prezentita en 1990, entreprenis ludi eĉ malsimplajn pianmuzikojn. En la japana Universitato Waseda oni perfektigis la pianludajn robotmanojn,rezulte de kio la roboto kapablis prezenti ne nur simplajn melodiojn, sed eĉ komponaĵojn de LISZT (list).

En 1993, la unua hospitalo en la mondo aplikis roboton, la hospitalo de Kantono Lausanne (lozan,Svislando), ĉe nervologia operacio. La roboto "Minerva" estis enkonstruita en "skanilo" (esplorilo), kiu kapablas videbligi laŭ tuta fajneco la strukturon de la cerbo, sen malfermo de la kranio.

En la asembleo de Brita Sciencevoluiga Kompanio, en 1993, Kevin WARWICK (ŭorik), profesoro de Universitato Reading (riding) en Anglio, prognozis ke post ne pli ol dek kvin jaroj oni povos konstrui robotojn kun homeca pli alta intelekto. La profesoro kaj lia grupo konstruis intelektajn robotojn. En la komputil-cerbo de la eksperimentaj ekzempleroj, grandaj kiel persona aŭteto, estas observebla la konscio de insekto. La maŝinetoj fuĝas pro danĝero, poste ili daŭrigas sian agadon. Ili orientiĝas per ultrasono, la brita elektro-retaro aplikas ilin por kontroli telekablojn.

Por kio robotoj?

Se ekzistas almenaŭ unu afero pri robotoj pri kiu oni konsentas, tiu certe estas ke la celo de kreado de robotoj estas la plifaciligo de vivo. Ekde la kreo de la unua simpla maŝino, la homaro penadas plifaciligi la pezan fizikan laboron.

Tiucele oni kreis robotojn. Ili estas aplikataj en preskaŭ ĉiuj teritorioj de la ekonomio.

Krimaj uzoj de robotoj

Robotoj povas esti aplikataj ne nur por utilaj celoj. Ankaŭ bankrabistoj interesiĝis pri ili.

Specifaj ekzemploj

Je ne bagatela konsterniĝo de la polico en Nov-Jorko, krimulo sukcese elevoluigis novan "sef-rompilon". Ili transformis bor-masinon en roboton por plifaciligi la penetron en la sopiratan sef-ĉambron.

En 1993 oni alarmis la policistojn ĉe iu mon-institucio en la kvartalo Queens (kvins) de NovJorko. La ordo-gardistoj, rapidintaj al la banko, trovis borilon starigitan ĉe muro, kiu ĝuste tiam "provis malfermi vojon" en la trezorejon.

Kiel klariĝis per la ekzamenoj, la bank-rompistoj starigis la borilon sur fajro-estinga krano ĉe la malantaŭa muro, poste ili nutris ĝin per la elektra reto de la strat-1umigo. La inĝenia inventinto tiel aliigis sian bormaŝinon, ke ĝi aŭtomate pasis antaŭen. La inventaĵo tiom bone funkciis, ke post tridek minutoj ĝi estus enrompinta la muron kaj la flankon de la sefo. En la kalkuloj intervenis nur unu erareto: la vibrado estigita de la maŝino alarmis la sekureco-gardiston de najbara vendejo.

Kiaj estos la venontaj robotoj?

Japanaj sciencistoj laboras pri tia roboto, kiu havas la inteligentecon minimume de kato. La komputil-cerbo de tiuj maŝinoj baziĝas sur la teknologio de la nervoreto imitanta la funkciadon de la reala nervosistemo (nervoretara teknologio).

En Japanio inter la evoluintaj industriaj landoj daŭras plej energioplene la evoluigo de robotmaŝinoj. La kreintoj de Wabot, pianludanta roboto dekfingra, celis konstrui la unuan generacion de antropoidaj robotoj. En la esplorlaboratorioj de Universitato Waseda, sub la gvidado de IĈIRO Kato oni "vestis" la pianisto-roboton ne nur per la kapablo legi la muziknotojn mem, sed ili taŭgigis ĝin ankaŭ por atenti per siaj son-analiziloj la voĉon de la kantisto, tiel ĝi estas aplikebla ankaŭ kiel akompan-pianisto.

La robotoj estas kreaĵoj de homoj, mekanismoj konstruitaj de homoj, kvankam eĉ nun ŝvebas cirkaŭ ili la obskuro de mitoj. En pli kaj pli multe da terenoj estontece ili fariĝos utilaj helpkunuloj de la homaro.

Robotoj povas esti speciale utilaj ĉie, kie homoj ne povas labori: danĝeraj lokoj i.a. en kemio, en radioaktivaj lokoj, je tro altaj temperaturoj, profunde en la maro.

Nunaj industriaj robotoj handikapitaj

La pligrandan parton de nunaj industriaj robotoj oni povas nomi handikapitaj, plurfoje handikapitaj. Ili havas nur unu brakon, estas blindaj, surdaj, mutaj kaj ne havas krurojn.

Bildgalerio


Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

greke http://www.ifr.org greke http://www.marshallbrain.com/robotic-nation.htm greke http://robots.net greke http://oap.sourceforge.net