Rockeskyller Kopf

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rockeskyller Kopf
montovulkano
Alteco 554,6 m
Situo apud Rockeskyll; distikto Vulkaneifel, Rejnlando-Palatinato, Germanujo
Montaro Eifel
Geografia situo 50° 15′ N, 6° 41′ O (mapo)50.2526388888896.6795833333333Koordinatoj: 50° 15′ N, 6° 41′ O (mapo) f4
Rockeskyller Kopf (Rejnland-Palatinato)
Rockeskyller Kopf (Rejnland-Palatinato)
DEC
Rockeskyller Kopf
Rockeskyller Kopf
Situo de Rockeskyller Kopf
Map
Rockeskyller Kopf
vdr
monto Rockeskyller Kopf (meze maldekstre) kun burgo Kasselburg (meze dekste)

Rockeskyller Kopf (elparolu: rokeskIler kopf) estas 554.6 m alta monto apud Rockeskyll en Rejnland-palatinata distrikto Vulkaneifel en la germana mezmontaro Eifel. Ĝi estas estinginta vulkano. La vulkankomplekso el la kvaternaro aĝas ĉirkaŭ 360.000 jaroj. Hodiaŭ ĝi estas naturmonumento.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

La monto situas en la Naturparko Vulkaneifel. Ĝia pinto estas ĉirkaŭ 1 km okcidente de Rockeskyll, 1 km oriente de Bewingen ĉirkaŭ 1,6 km sudoriente de Dohm-Lammersdorf. Je la orienta flanke preterfluas la rivereto Kaulbach. Ĝi estas la dekstra fontrojo de la sudoriente fluanta Hangelsbach, kiu enfluas sudoriente de la monto proksime de Pelm en la la sudokcidente ĝis sude de ĝi fluanta rivereto Kyll.

Vulkana ĉirkaŭo[redakti | redakti fonton]

La Rockeskyller Kopf estas parto de vulkana komplekso, kiu konsistas el pluraj interplektitaj vulkanaj konusoj. La najbarantaj kupoloj nomiĝas Mäuseberg kaj Giesenheld. Ekspertoj supozas, ke ekzistis kvin ĝis sep erupciaj lokoj, kiuj dum la vulkanaj aktivecoj viciĝis unu post la aliaj.

La skoria konuso estas la tipa pozitiva pejzaĝ- kaj vulkanformo de la Ejfelo, male al la maaroj, kiuj kiel eksplodfunelo estas negativa pejzaĝformo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Vulkanologische Karte West- und Hocheifel 1:50.000 von G. Büchel; Institut für Geowissenschaften Uni Mainz, 1994
  • Vulkan Rockeskyller Kopf – Flyer der Georoute Gerolsteiner Land (P. Bitschene), 2007
  • Cliff S. J. Shaw, Alan B. Woodland, Jens Hopp und Nesha D. Trenholm: Structure and evolution of the Rockeskyllerkopf Volcanic Complex, West Eifel Volcanic Field, Germany in Bulletin of Volcanology

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]