Rocío Dúrcal

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rocío Dúrcal
Persona informo
Naskonomo María de los Ángeles de las Heras Ortiz
Aliaj nomoj Rocío Dúrcal
Naskiĝo 4-an de oktobro 1944 (1944-10-04)
en Madrido
Morto 25-an de marto 2006 (2006-03-25) (61-jaraĝa)
en Torrelodones
Mortokialo utera kancero
Tombo Basilica of Our Lady of Guadalupe
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Hispanio
Familio
Edz(in)o Antonio Morales
Infanoj Shaila Dúrcal • Antonio Morales de las Heras • Carmen Morales de las Heras
Okupo
Okupo aktorokantisto • filmaktoro • televida aktoro
TTT
Retejo http://www.rociodurcal.net
vdr

Rocío Dúrcal (María de los Ángeles de Las Heras Ortiz) naskiĝis la 4-an de oktobro 1944 en Madrido kaj forpasis la 25-an de marto 2006 en Torrelodones, Madrida Regiono. Plej konata kiel Rocío Dúrcal estis fama aktorino kaj kantistino internacie konata kiel "la hispanino plej meksika". Ŝi elektis hazarde la kromnomon de almeira vilaĝo Dúrcal kiel artistnomo kaj post famiĝo, ŝi estis proklamita Adopta Filino de Dúrcal kaj la municipo dediĉis al ŝi straton kaj statuon en la placo de la vilaĝo.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Baptita kiel María de los Ángeles de Las Heras Ortiz de ŝiaj gepatroj Tomás de Las Heras, kiu estis dungito de aŭtomobilentrepreno kaj María Ortiz, dommastrino. Ŝi naskiĝis la 4an de oktobro en laborista kvartalo "Cuatro Caminos" (Kvar Vojoj) en Madrido kaj estis la unua el ses gefiloj. Pro limigita ekonomio, multfoje ŝi devis malĉeesti la klasojn por povi helpi la patrinon je la vartado de la plej etaj gefratoj kaj por manfaritaĵoj. Ekde la komenco en la bazlernejo ŝi jam ekdeziris aktori, pri tio ŝi silentis dum kelka tempo, ŝia una publiko estis ŝiaj lernejaj kunklasintinoj kiu oftege kantigis ŝin. Rocío Durcal komencis sian artistan karieron partoprenante diversajn festivalojn kaj radiokonkursojn pri kantado. Kaŝe apogita de ŝia patra avo kiu ĉiam kredis kaj fidis je ŝia talento kaj estis ŝia unua admiranto.

Kiam Durcal 15jariĝis (1959), kun aprobo de la gepatroj, partoprenis la televidan programon (hodiaŭ ne plu ekzistanta), "Primer Aplauso" (Unua Aplaŭdo), de la Hispana Televido. La kanzono kiun ŝi elektis estis la tradicia "La sombra vendo" (La ombron vendas mi). Proksime de la televidstacio, Luiz Sanz, madrida "talentulserĉanto", kiu spektis la programon, restis ŝokita pro ŝia talento kaj personeco. Tiu ĉi estis la komenco de ŝia brila kariero. Luis Sanz kontaktis ŝin kaj parolis kun ŝiaj gepatroj. Post semajno ili konsentis sed timis la frakason de la filino, kio fakte, neniam okazis.

Kino[redakti | redakti fonton]

Rocío Durcal ankaŭ debutis en kinarto dum longaj jaroj, ŝia unua filmo estis "Canción de Juventud" (Junularkanzono). Per ĉi filmo ŝi atingis grandan sukceson ne nur en Hispanio sed ankaŭ en Latinameriko. Durcal ankaŭ ĉefrolis en "Rocío de La Mancha", dank'al sukceso de la filmo kie ŝi kantis, Rocío subskribis ŝian unuan kontrakton kun la transnacia diskeldonejo Phonogram (hodiaŭ Universal Music), la albumo titoliĝis Las Peliculas de Rocío Durcal (1962) (La Filmoj de Rocío Durcal). Tiu ĉi albumo estis la komenco de ŝia brila kariero. Sub tiuj ĉi cirkonstancoj vojaĝis unuafoje al Meksiko, Venezuelo, Portoriko kaj Usono. Aliaj filmoj:

  • Tengo 17 años (1964) (Mi havas 17 jarojn)
  • Acompáñame (1966), (Akompanu min)
  • Amor en el aire (1967) (Amo ĉe la aero)
  • Cristina Guzmán (1968).

Kanto[redakti | redakti fonton]

Dum ŝia kariero oni povas kalkuli pli ol 30 surbendigitajn diskojn inter 1964 ĝis 2004 kaj vendis pli ol 40 milionojn da diskoj. Ĉiuj diskoj estis sukcesegaj kaj obtenis multajn diskojn kaj el oro kaj el plateno pro la amasa vendado en landoj kie ŝi estis adorata kiel en Meksiko, Usono, Venezuelo, Kolombio, Hispanio, ktp. Ekde 1977 konvertiĝis en ina stelo de la ranĉera muziko, estante la ĉefa ambasadorino de la meksika muziko eksterlande.

Rocio kantis kun la plej gravaj hispanlingvaj gekantistoj de sia generacio kaj posteuloj. Inter ili troviĝas Camilo Sesto, Roberto Carlos (brazilano sed ankaŭ kantis hispanlingve), Armando Manzanero, Joaquín Sabina, Rocío Jurado, Juan Gabriel, Enrique Guzmán, Diango i.a.

Inter ŝiaj plej gravaj sukcesoj estis la kanzonoj "Costumbres" (Kutimoj), "Amor eterno" (Eterna amo),"Con tu mujer" (Kun via virino), "La gata bajo la lluvia" (La katino sub la pluvo), "Me gustas mucho" (Vi ŝatas min multe), "La guirnalda" (La girlando), "Te sigo amando" (Ankoraŭ mi amadas vin), "Vestida de blanco" (Blanke vestita)... Inter aliaj atributoj donitaj al ŝi pro ŝia beleco, ĉarmo kaj voĉo pova, tenera kaj mistera, ŝi estis nomita "La Novia de la Juventud" (La Fianĉino de la Juneco),"La Novia de América"(La Fianĉino de Ameriko), "La Embajadora de la Ranchera" (La Ambasadorino de Ranĉermuziko), "La Señora de la Canción" (La Mastrino de la la Kanzono), "La Española más Mexicana" (La Hispanino plej Meksika) kaj multaj aliaj.