Rodersdorf

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rodersdorf
Blazono de Rodersdorf
Blazono de Rodersdorf
Blazono de Rodersdorf
Preĝejo de Rodersdorf
Preĝejo de Rodersdorf
Preĝejo de Rodersdorf
komunumo en Svislandosetlejo
Kantono Soloturno
Distrikto Dorneck
Koordinatoj  47° 28′ 50″ N 7° 27′ 25″ O / 47.48056 °N, 7.45694 °O / 47.48056; 7.45694 (mapo)Koordinatoj: 47° 28′ 50″ N 7° 27′ 25″ O / 47.48056 °N, 7.45694 °O / 47.48056; 7.45694 (mapo)
Areo 5,34 km²
Alteco 391 m super marnivelo
Poŝtkodo 4118
Komunumkodo 2479
Mapo de Rodersdorf
Mapo de Rodersdorf
Mapo de Roderdorf
vdr

Pri la komunumo

Rodersdorf estas komunumo en la distrikto Dorneck en Kantono Soloturno, Svislando. Ĝi havis 1315 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Geografio

Rodersdorf situas en eksklavo de Kantono Soloturno en la Valo de Leymen, tra kiu fluas la rivero Birsig. La komunumo estas de tri flankoj ĉirkaŭita de franca teritorio. La komunumlimon en sudoriento, kiu estas la sola rekta konekto al Svislando, formas ĉenon de la Ĵurasa Montaro, tiel ke la plej rekta vojo al Bazelo pasas tra la franca komunumo Leymen. Al la komunumo apartenas krom la vilaĝo Rodersdorf la setlejoj Müli kaj Chrütlihof.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 5,34 km², de kiuj 30,5% estas kovritaj de arbaro, 54,3% servas por agrikulturo kaj 14,2% por setlado. [1]

Najbaraj komunumoj

La komunumo Rodersdorf limas en nordo al Liebenswiler (Alzaco, Francio), en oriento al Leymen (Alzaco, Francio), en sudoriento al Metzerlen-Mariastein, en sudokcidento al Biederthal, kaj en nordokcidento al Oltingue (Alzaco, Francio).

Trafiko

La komunumo atingeblas plej facile de Bazelo tra franca teritorio per la kantona vojo 274. Al Svislando ĝi estas konektita nur per la kurvoriĉa vojo de Metzerlen. Per la tramlinio n-ro 10 Rodersdorf estas konektita al la urba transportreto de Bazelo. Tiu internacia tramlinio kun haltejo en la franca komunumo Leymen estas la dua plej longa tramlinio de la mondo.

Historio

La unua dokumenta mencio de Rodersdorf datiĝas el la jaro 1226 kiel Ratolsdorf. Dum mezepoko Rodersdorf apartenis al la Senjorujo Pfirt. En la jaro 1277 ĝi fariĝis havaĵo de la kavaliroj Rotberg de Bazelo. En la jaro 1515 Soloturno akiris la Senjorujon Rotberg kaj kun ĝi la vilaĝon Rodersdorf. Dum la Franca Revolucio de 1792 la tuta departemento Haut-Rhin estis deprenita de Bazelo kaj aldonita al Francio. Francio ankaŭ postulis la soloturnan parto de la valo de Leymen, tamen ĝi neniam estis deprenita de Soloturno, kaj estis ĝis 1815 soloturna eksklavo en Francio. En 1815 la Valo de Laufen estis atribuita al Svislando kaj la soloturna eksklavo tiel denove estis konektita kun la cetere svisa teritorio. [2]

Notoj kaj referencoj

  1. Fonto: Komunumdatumoj de la retejo de la Svisa Federacia Oficejo pri Statistiko, retejo konsultita la 5-an de novembro 2011
  2. Fonto: Lukas Schenker: Rodersdorf en Historia Leksikono de Svislando (2010-11-22)

Eksteraj Ligiloj