Prato (Leventina)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Rodi)
Prato (Leventina)
Blazono de Prato (Leventina)
Blazono de Prato (Leventina)
Blazono de Prato (Leventina)
Vaportrajno de Goatardfervojo apud Prato (Leventina)
Vaportrajno de Goatardfervojo apud Prato (Leventina)
Vaportrajno de Goatardfervojo apud Prato (Leventina)
Kantono Tiĉino
Distrikto Leventina
Komunumaro Quinto
Koordinatoj  46° 28′ 58″ N 8° 45′ 23″ O / 46.48278 °N, 8.75639 °O / 46.48278; 8.75639 (mapo)Koordinatoj: 46° 28′ 58″ N 8° 45′ 23″ O / 46.48278 °N, 8.75639 °O / 46.48278; 8.75639 (mapo)
Nombro de loĝantoj 429
Areo 16,85 km²
Alteco 1043 m super marnivelo
Poŝtkodo 6773
Komunumkodo 5078
Mapo de Prato (Leventina)
Mapo de Prato (Leventina)
Mapo de Prato (Leventina)

Prato (Leventina) estas komunumo de la Komunumaro Quinto kaj la Distrikto Leventina en Kantono Tiĉino, Svislando. Ĝi havis 429 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Prato (Leventina) situas en la supra Leventina ĉe la okcidenta valflanko. La rivero Tiĉino formas la orientan komunumlimon. La komunumo konsistas el la vilaĝoj Prato, Mascengo, Morasco, Rodi kaj Fiesso. Sur alteco de 1851 m s.m. situas en okcidento de la komunumo en valkaldrono la Lago Tremorgio.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 16,85 km², de kiuj 42,3% estas kovritaj de arbaro, 20,4% servas por agrikulturo kaj 3,4% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Prato (Leventina) limas en nordo al Quinto, en oriento al Faido, en sudo al Dalpe, kaj en okcidento al Lavizzara.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra Rodi kaj Fiesso pasas la kantona ĉefvojo n-ro 2 kaj inter la du vilaĝoj situas la stacidomo Rodi-Fiesso ĉe la gotarda linio de Svisaj Federaciaj Fervojoj. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A2, kiu en nordo ankaŭ pasas la komunuman teritorion, siutas rekte norde de la komunumo en Varenzo. La vilaĝo Prato atingeblas pere de kurboriĉa montarvojo de Rodi. Al ĝi kondukas poŝtaŭtolinio. Aertelfero kondukad de Rodi al la Lago Tremorgio sur alteco de 1827 m s.m..

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Prato (Leventina) datiĝas el la jaro 1211 kiel Prato. Dum mezepoko Parto formis la centron de najbararo, al kiu ĝis 1866 ankaŭ apartenis Dalpe, kiu tiam sendependiĝis kaj fariĝis aparta komunumo.[3]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]