Rodion Malinovskij

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Rodion Jakovleviĉ Malinovskij (ruse Родион Яковлевич Малиновский ; 23-an de novembro, 1898 (Odessa, Rusia Imperio) - 31-an de marto, 1967 (Moskvo, Sovetunio)) estis soveta militara komandanta defenda ministro de la Sovetunio en la 1950-aj kaj 1960-aj jaroj. Li estis soveta marŝalo kaj havis gravan rolon en la dua mondmilito.

Malinovskij

Li soldatservis en la unua mondmilito kiel maŝinpafilisto. Li revenis en 1919 al Rusio kaj paŝis en la Ruĝan armeon. Li partoprenis en la bataloj kontraŭ la blankuloj. Li iĝis ano de la komunista Partio en 1926, en 1930 finstudis en la Militara Akademio M. V. Frunze. Li estis konsilisto dum la Hispana Enlanda Milito (1936–39) por la respublikanoj.

Dum la dua mondmilito, li gvidis la 6-an armeon, poste servis en la suda fronto. Li havis gravan rolon en la batalo apud Stalingrado (decembro de 1942), poste li komandis la operaciojn en Rumanio (fine de 1944) kaj Aŭstrio (printempo de 1945). Post la milito, li servis en la orient-azia parto de Rusio, en la okupita Manĝurio kaj en apudaj areoj (1945 kaj 1955 között). Malinovskij estis defenda ministro inter 1957–67 kaj konstrolis la fortajn armiladojn de la Sovetunio.