Rodoso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Rodiso)
Saltu al: navigado, serĉo
Monda heredaĵo de UNESKO
Situo

Rodoso, nomata ankaŭ RodoRodiso (greke Ρόδος [ROdos]), estas insulo en Mediteraneo sudokcidente de Turkio. Ĝi apartenas al Grekio kaj estas la plej orienta el ties insuloj.

Ĝia areo estas 1400 km², ĝia pleja longo estas 78 km, la pleja larĝo 38 km; loĝas sur ĝi 150 000 homoj. Ĝia plej grava urbo estas Rodos-Urbo ĉe la norda bordo. Ties historia centro estas Monda Kulturheredaĵo de UNESKO. Plej alta loko estas monto Ataviro (1215 m).

En Rodoso iam staris giganta statuo de la suna dio Helios, nomata Koloso de Rodoso; ĝi estis unu el la sep mirindaĵoj de la antikva mondo. Laŭ iuj ĝi estis tiom granda, ke ĝiaj piedoj staris sur la du flankoj de haveno kaj ŝipoj traveturis sub ĝi; tio estas dubata, sed oni taksas la alton de la statuo je pli ol 30 metroj. La statuo disfalis dum tertremo en -226. Plinio la pli maljuna ankoraŭ vidis ĝiajn restaĵojn kaj raportis, ke ĝiaj fingroj estis pli grandaj ol normalaj statuoj.

Diodoro asertis ke, same kiel la Koribantoj faris al Zeŭso en Kreto protektante lin de lia patro Krono, la Telkinoj vartis kaj protektis lian fraton, la maran dion Pozidonon, en tiu-ĉi insulo. Iĝis plenaĝa, li enamiĝis la fratinon de la Telkinoj, Halia (Ἄλια), el kiu li havis la nimfon Rode (Ῥόδη) kiu donas la nunan nomon de la insulo[1].

Rodoso de 1309 al 1530 estis rezidejo de la nuna Malta Ordeno.

Rodoso kaj Esperanto[redakti | redakti fonton]

En la kvina kanto de la verko de Abel Montagut nome Poemo de Utnoa okazas asembleo de la Gobanoj (eksterteranoj). Tie oni akceptas, ke oni plikuraĝigu la malfortigitan Utnoan (nome la ĉefrolulo Noa) pere de la drogo anoŭdo. Inna malsupreniras kaj liveras ĝin al Noa. Je ties efiko aperas antaŭ li la poeto Valmikio kiu montras al li la enormajn atingojn de la estonta homaro, se li sukcesas savi ĝin, nome, en Azio, el Ĉina Murego al insulo Srilanko. Poste aperas la japana pentristo Hokusajo kiu siavice montras aliajn mirindaĵon el Azio. Kaj poste venas la vico de Fidiaso, kiu montras mirindaĵojn el Eŭropo. Jen kiel oni prezentas Rodoson:

Ambaŭ vojaĝas fluge al la insulo Rodisa

kaj vidas la Koloson, kiu diskrure traarkas super la enirejo de blankesabla haveno. Jen sub ĝi velas ŝipoj sen ia ĝeno, protekte de alta ŝtona skulpto, kun nuda brako giganta.[2]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Diodoro Sicila, Universala Historio, Libro 5 [55] greke kaj france angle
  2. Abel Montagut, Poemo de Utnoa. Pro Esperanto. Vieno, 1993. ISBN 3-85182-007-X. 225 p., p. 118.