Rodney Stark

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rodney Stark
Persona informo
Rodney Stark
Naskonomo Rodney William Stark
Naskiĝo 8-an de julio 1934 (1934-07-08)
en Jamestown
Morto 21-an de julio 2022 (2022-07-21) (88-jaraĝa)
en Woodway
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Universitato de Kalifornio ĉe Berkeley vd
Profesio
Okupo verkistosociologo • universitata instruisto • historiisto de religioj vd
Laborkampo sociologio pri religio vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Rodney STARK naskiĝis en Norda Dakoto, Usono la 8-a de julio 1934 - mortis la 21-a de julio 2022, el luterana familio; antaŭ ol li magistriĝis en Berkeley li laboris kiel ĵurnalisto en la armeo. Post 32jara instruado ĉe la universitato de Vaŝingtonio, Stark translokiĝis (2004) ĉe Baylor University kie (2011) estas direktoro de la “Instituto por Prireligiaj Studoj” kune kun Philip Jenkins. Stark estas ankaŭ honora docento pri sociologio ĉe la universitato de Pekino. Liaj eseoj estas tradukitaj al 15 lingvoj, inkluzive de ĉina, turka kaj korea. Li specialiĝis ankaŭ pri sociologio de la religioj kaj estas unu el la plej entuziasmaj subtenantoj de la teorio de “racia elekto”.

La eseo kiu lin plifamigis estas “The Victory of Reason: How Christianity Led to Freedom, Capitalism, and Western Success”. 2005 [1] kie li pruvas kiel, laŭvidpunkte de kulturo, kristanismo “estas la portinto de libero, progreso kaj riĉeco”. Lasta lia verko esploras pri “La urbo de Dio. Kiel kristanismo konkeris la romian imperion”.

Sociologia, historia kaj religia rezultoj de la studoj de Rodney Stark[redakti | redakti fonton]

Laŭ liaj verkoj, historio montras ke kristanismo liveris al la homaron la liberon kaj la senton de la aparta libero kaj ekzaltis la uzon de la racio ĉar estas evidentigite ke la kristana revelacio kaj racio ne kontraŭdiras inter si, male ili kunhelpas unu la alian. Inter la liberoj elstaras tiu religia.

El sociologia vidpunkte li vidas estontan grandan progreson de la kristana religio.

Per la racio Stark transiris al kredo, laŭ liaj deklaroj. Lia atento al la teorio de Inteligenta dezajno, pri kiu li simpatias, lin enkondukis deklari (Avvenire, 18a de marto 2011): “Mi opinias ke oni povas diskuti ĉu inteligenta dezajno povas esti malkovrita en la historio, sed ĝi aperas evidentiĝanta en la scienco. Tiu lasta, fakte, eblas nur ĉar la fizika universo aktivas laŭ raciaj reguloj kiujn la homaj estuloj kapablis malkovri kaj interpreti. La scienco ne kapablas ekspliki de kie venas tiuj reguloj. Kiel montris Albert Einstein, ‘apriore iu devus antaŭvidi kaosan mondon kiu nenimaniere povas esti racie priskribita de la menso’. Sed, kiel Einstein agnoskis, tio ne estas la maniero per kiu funkcias la sperto. La mondo estas afero ege racia. La vojo plej efika por ekspliki tiun raciecon konsistas en la supozo ke ĝi estas antaŭplanita, nome supozo pri racia kreinto. Nesencas aserti ke la scienco konfliktus kun tia supozo. La scienco povas pruvi kaj malkovri kaj priskribi per kelkaj teorioj la materian mondon. Tio nenimaniere kontrastas kun la supozo de inteligenta dezajno, ĉar ĝuste la scienco estas tute nekapabla scii de kie venas tiuj reguloj”.

Persone, kiam li ekinteresiĝis pri siaj fakaj studioj lia kristana kredo apudiĝis al indiferenteco se ne al skeptikismo, sed ĝuste tiuj studoj lin enkondukis al nova adhero al kristanismo: nun li simpatias la kristana movado “evangelia” [2]. Li vidas kun simpatio ankaŭ la specifan kulturan agadon de katolika mondo kaj aparte de papo Ratzinger, kaj ĝenerale de katolikaj kulturaj centroj. Demandite pri la “Korto de la gentoj”, ĵusa iniciato de la Sankta Seĝo por ekdialogi kun sinceraj ateistoj kaj skeptikuloj” [2] li montris aprezon kvankam, laŭ li, ateismo estas, plejofte, pli vola elekto ol racia konkludo de la menso. Kaj, do, la nova misio de la papo eble ne atingos la esperitajn rezultojn.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Christian Beliefs and anti-Semitism (1966) kun Charles Y. Glock
  • American Piety (1968) kun Charles Y. Glock
  • The Future of Religion: Secularization, Revival, and Cult formation (1985), kun William Sims Bainbridge
  • A Theory of Religion (1987), kun William Sims Bainbridge
  • Religion, Deviance, and Social Control (1996), kun William Sims Bainbridge
  • The Churching of America 1776-1992: Winners and Losers in Our Religious Economy (1992), kun Roger Finke; 2a eldono laŭ nomo The Churching of America 1776-2005: Winners and Losers in Our Religious Economy (2005)
  • The Rise of Christianity: A Sociologist Reconsiders History (1996)
  • Acts of Faith: Explaining the Human Side of Religion (2000), kun Roger Finke
  • One True God: Historical Consequences of Monotheism ISBN 978-0-691-11500-9 (2001)
  • For the Glory of God: How Monotheism Led to Reformations, Science, Witch-Hunts, and the End of Slavery ISBN 978-0-691-11436-1 (2003)
  • Exploring the Religious Life ISBN 0-8018-7844-6 (2004)
  • The Victory of Reason: How Christianity Led to Freedom, Capitalism, and Western Success ISBN 0-8129-7233-3 (2005)
  • The Rise of Mormonism (2005) ISBN 0-231-13634-X
  • Cities of God: The Real Story of How Christianity Became an Urban Movement and Conquered Rome (2006)
  • Discovering God: A New Look at the Origins of the Great Religions ISBN 978-0-06-117389-9 (2007)
  • God’s Battalions: The Case for the Crusades (2009)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (La venko de la racio: kiel kristanismo liveris liberon, kapitalismon kaj la okcidentan sukceson”
  2. Korto de la gentoj: temas pri spaco ene de la jerusalema templa zono al kiu nejudoj povis aliri sed ne plualiri ĉar la sekvaj spacoj estis rezervitaj por la kredantoj je Javeo.[1],