Rodnikivka

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Rodnikivka, ukraine Родниківка hungare Beregforrás [beregforAŝ] estas malgranda vilaĝeto en Ukrainio, en Transkarpata provinco, en distrikto Svaljava.

Transkarpata provinco en Ukrainio
Distrikto de Svaljava en Transkarpatio

Bazaj informoj

Situo

Rodnikivka troviĝas de Svaljava je 22 km-oj.

Historio

La vilaĝo fondiĝis en 1600. En 1910 vivis en Beregforrás 503 loĝantoj, (445 rutenoj, 21 germanoj, 31 hungaroj). Ĝis Traktato de Trianon Beregforrás apartenis al Hungara reĝlando, al Bereg, al distrikto de Munkács, poste al Ĉeĥoslovakio. En 1939 la plej orienta regiono de disfalanta Ĉeĥoslovakio deklaris malgrandan sendependan respublikon. Poste Hungario okupis la respublikon kaj tuj aranĝis aŭtonomion, kies apartaĵo estis ankaŭ Rodnikivka/Beregforrás. Ekde 1945 ĝi apartenis al Sovetunio, fine ekde 1991 al Ukrainio. Ĝis 1948 la oficiala slava loknomo estis Ізвор [izvor].

Vidindaĵoj