Rodolfo de Francio (franclingve: Raoul de France aŭ Rodolphe de France) (naskiĝis ĉirkaŭ 890 - mortis la 15-an de januaro 936 en Auxerre) devenis de la familio de la Bosonidoj kaj estis duko de Burgonjo kiel posteulo de sia patro Rikardo Justiciarius (Rikardo la 2-a de Burgonjo), kaj elektiĝis en 923 reĝo de Francio. Li edziĝis inter 910 kaj 914 al Emma (mortis en 935), filino de la franca reĝo Roberto la 1-a, kun kiu li havis filon kiu mortis verŝajne en 934.
Rodolfo estis la nevo de Rodolfo la 1-a de Burgonjo, de la franca reĝo Karlo la 2-a la Senhara sed ankaŭ de Bosono la 5-a de Provenco.
Rodolfo de Burgonjo estis entombigita en la abatejo Sainte-Colombe en Sens.