Rodolfo Teófilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rodolfo Marcos Teófilo
Persona informo
Rodolfo Marcos Theóphilo
Naskiĝo la 6-an de majo 1853
en Salvador de Bahio
Morto la  2-an de julio 1932(nun 1932-07-02) (91‑jara)
en Fortalezo
Nacieco Brazilano
Lingvoj portugala vd
Ŝtataneco Brazilo vd
Alma mater Faculty of Medicine of Bahia vd
Profesio
Okupo verkisto • poeto • romanisto vd
Aktiva dum 1878-1931
Verkado
Temoj Cearaa trosekecoj, politiko
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

RODOLFO Marcos TEÓFILO [Rodoŭfu Markus Teofilu] (naskiĝis en la 6-an de majo 1853, en Salvador; mortis la 2-an de julio 1932 en Fortalezo) estis brazila verkisto kaj farmaciisto.

Li ĉeestis la precipajn trosekecojn, kiujn travivis la brazila subŝtato Cearao en la 19-a jarcento. Li arde batalis favore al kreado de oficiala instanco, kiu prizorgus amasan vakcinadon kontraŭ Variolo. Pro liaj senĉesaj alvokoj al amasa vakcinado, li estis politike persekutita de Antônio Pinto Nogueira Acioly, diktatorema guberniestro, kiu regis Cearaon de 1898 ĝis 1900. Eĉ sen politika subtenado, Rodolfo Teófilo propravole ekigis vakcinadon kaj kune kun sia edzino sukcesis malaperigi Variolon en Cearao.

Rodolfo Teófilo estis kontraŭa al drinkado, kaj pro tio kreis li mem trinkaĵon, celante anstataŭigi alkoholenhavajn trinkaĵojn. Li nomis sian trinkaĵon Cajuína (akaĵuaĵo) kaj ĝis hodiaŭ ĝi estas vendata precipe norde de Brazilo.

Rodolfo estas nuntempe agnoskata kiel unu el la plej elstaraj cearaaj verkistoj. Li partoprenis en la ĝisnuna plej grava cearaa literaturmovado, A Padaria Espiritual (La panejo spirita), kiu estis la ĝermo de la Academia Cearense de Letras (Cearaa Beletra Akademio). En tiu akademio, kiu tiuspece estis la unua en Brazilo, eĉ antaŭ la Brazila Beletristika Akademio, Rodolfo Teófilo estis kunfondinto, kaj poste fariĝis la 33-a patrono.

Malgraŭ sia naskiĝo en la subŝtato Bahio, Rodolfo Teófilo diris, ke li estas cearaano ĉar li mem volas.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • 1878 Compêndio de Botânica Elementar, Rio de Janeiro;
  • 1884 História da Sêca no Ceará, 1877-1880, Fortaleza;
  • 1890 A Fome, romance, Pôrto;
  • 1888 Monografia da Mucunã, Fortaleza;
  • 1889 Ciências Naturais em Contos, Fortaleza;
  • (?) Campesinas, poesias, Fortaleza;
  • 1895 Os Brilhantes, romance, Fortaleza, dois volumes;
  • 1897 Maria Ritta, romance, Fortaleza;
  • 1899 Paroara, romance, Ed. Louis C. cholowieçki, Fortaleza;
  • 1898 Botânica Elementar (Com Garcia Redondo), São Paulo;
  • 1899 Violação, novela;
  • 1905 e 1910 Varíola e Vacinação no Ceará, compêndio;
  • 1905 Violência;
  • 1910 O Cunduru, coletânea;
  • 1912 Memórias de um engrossador, Lisboa;
  • 1913 Telesias, versos;
  • 1913 Lyra Rústica, versos;
  • 1914 Libertação do Ceará;
  • 1922 O Reino de Kiato, romance, São Paulo, Monteiro Lobato & Co;
  • 1922 A Sedição de Juazeiro;
  • 1922 Sêca de 1915;
  • 1922 Sêca de 1919;
  • 1924 Os Meus Zoilos, artigos;
  • 1927 O Caixeiro;
  • 1931 Coberta de Tacos, artigos

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Lira Neto. O poder e a peste :: a vida de Rodolfo Teófilo . 2.ed. Fortaleza: Edições Fundação Demócrito Rocha, 2001. 223p. : ISBN 8586375861 (broch.)