Rodopoj (Grekio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Disambig-dark.svg Tiu ĉi artikolo temas pri la provinco Rodopoj en Grekio. Ĝi inkluzivas malplimulton el la teritorio de la montaro Rodopoj, kies plej granda parto troviĝas en Bulgario. Pri la montaro informas aparta artikolo.
situo de la provinco Rodopoj en Grekio

Rodopoj (greke Ροδόπη respektive Νομός Ροδόπης - Nomos Rodopis) estas unu el la 51 grekaj provincoj ("prefektujoj", kiuj greke nomigas Νομός, do "nomos"), en la nordoriento de Grekio. La provinco kovras areon de 2.111 km² kaj dum la jaro 2005 havis 112,883 enloĝantojn. Ĉefa loĝloko estas la urbo Komotini. La teritorio apartenas al la administra regiono ("periferio") Orienta Makedonio kaj Trakio. Sian nomon la provinco havas de la montaro Rodopoj, de kiu malplimulton el la teritorio troviĝas en la provinco, sed la plej granda parto en Bulgario. La montaro kun nature protektindaj pejzaĝoj kovras la nordon kaj plejparton de la oriento de la provinco. La resto de la teritorio estas precipe agrikultura tereno.

Proksimume duonon de la provinca enloĝantaro konsistigas anoj de la islamana malplimulto de Grekio - ili konsistigas la plejparton de tiu, sola oficiale agnoskita, religia malplimulto de la ŝtato.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]