Rodoso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Monda heredaĵo de UNESKO
Situo

Rodoso, nomata ankaŭ RodoRodiso (greke Ρόδος [ROdos]), estas insulo en Mediteraneo sudokcidente de Turkio. Ĝi apartenas al Grekio kaj estas la plej orienta el ties insuloj.

Ĝia areo estas 1400 km², ĝia pleja longo estas 78 km, la pleja larĝo 38 km; loĝas sur ĝi 150 000 homoj. Ĝia plej grava urbo estas Rodos-Urbo ĉe la norda bordo. Ties historia centro estas Monda Kulturheredaĵo de UNESKO. Plej alta loko estas monto Ataviro (1215 m).

En Rodoso iam staris giganta statuo de la suna dio Helios, nomata Koloso de Rodoso; ĝi estis unu el la sep mirindaĵoj de la antikva mondo. Laŭ iuj ĝi estis tiom granda, ke ĝiaj piedoj staris sur la du flankoj de haveno kaj ŝipoj traveturis sub ĝi; tio estas dubata, sed oni taksas la alton de la statuo je pli ol 30 metroj. La statuo disfalis dum tertremo en -226. Plinio la pli maljuna ankoraŭ vidis ĝiajn restaĵojn kaj raportis, ke ĝiaj fingroj estis pli grandaj ol normalaj statuoj.

Rodoso de 1309 al 1530 estis rezidejo de la nuna Malta Ordeno.

Ŝablono:LigoElstara