Rodriges (insulo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Rodriges, RodriguesRodrigeso, kun nomo prenita de la portugala eksploristo Diogo Rodrigues, estas unu el la insuloj Maskarenoj. Kun plej alta loko de ĉirkaŭ 355 m, ĝi situas 560 km oriente de la insulo Maŭricio, meze de la Hinda Oceano. Ĝi estas 109 km² ampleksa, kaj estas ĉirkaŭita de korala rifo. La ĉefurbo estas Port Mathurin.

Je 2006 la insula loĝantaro estis ĉirkaŭ 40,000. La ĉefa lingvo estas Rodriga Kreolo, dum la franca kaj la angla estas parolataj aŭ komprenataj de kelkaj loĝantoj. La ĉefa religio estas la Roma Katolikismo kun kelkaj minoritatoj de aliaj religioj. PLej parto de la loĝantaro estas miksaĵo de afrikaj kaj francoj. Ĉefaj industrioj estas manfarado, agrikulturo, fiŝkaptado kaj turismo.

Historio

El la 10-a jarcento, Araboj vizitis la insulojn Maskarenoj. Mapo de la 12-a jarcento de la araba geografo Ash-Sharif al-Idrisi, klare montras la tri insulojn de la Maskarenoj kiel Dina Arobi (Maŭricio), Dina Margabin (Reunio) kaj Dina Moraze (Rodriges). La insulo ricevis la nomon de la portugala maristo Dom Diogo Rodrigues en 1528.

El 1601 nederlandanoj ekvizitis la insulon, por serĉado de freŝa akirado de manĝaĵo. En 1691 la Hugenoto François Leguat kaj 7 kompanoj surterigis en tiu insulo, intence setligi terkulturan kolonion de rifuĝintaj protestantoj. Terkulturado ne estis sukcesa, sed estis abundo da testudoj, birdoj, fiŝoj kaj aliaj marmanĝaĵoj.

Dum la 18-a jarcento klopodis multaj francoj disvolvigi la insulon. Oni alportis afrikajn sklavojn (prauloj de la nuna loĝantaro) al Rodriges por disvolvigi brutobredadon kaj terkulturadon.

En 1809, post mallonga batalo kontraŭ la francoj, trupoj de Britio prenis posedon de Rodrigues. Kaj poste sklaveco estis abolita. En 1968 Maŭricio enmetis la insulon Rodriges en tiu lando. Nune estas aŭtonoma regiono de Maŭricio, kaj deziras plenan sendependon.

Natura historio

Acropora rodriguensis

Rodriges estas vulkana insulo borde de la Ebenaĵo Maskareno. Oni supozas, ke estas 1-4 milionjara, kaj dum tiu tempo Rodriges disvolvigis unikan medion, inkludante multajn Endemismojn: 42 specioj de arboj; la Rodrigesa fruktovesperto; du specioj de birdoj, la Rodrigesa fodio kaj la Rodrigesa filoskopo; kaj ĉe la rifo unu specio de koralo, du specioj de fiŝoj Pomacentrus kaj multajn novajn speciojn de krustuloj.[1] Aliaj endemismaj bestoj kiel la Rodrigesa giganta testudo kaj la Rodrigesa ermitkolombo estas nune formortintaj.

Pezophaps solitaria

La korala rifo de Rodriges estas eksterordinara ĉar ĝi estas memstara - ĝi ne ricevas koralan zooplanktonon el ie ajn. Tio rezultis en disvolvigo de la endemisma koralo kaj eta nombro de specioj. La kafoplanto Ramosmania rodriguesii, estis supozata ekstingita ĝis kiam ĝi estis denove remalkaŝita en 1979.[2][3]

Vidu ankaŭ

Referencoj

  1. Convention on Biological Diversity - Third National Report for the Republic of Mauritius, Section 5.2.1, p. 26 (DOC). Ministry of Environment and National Development Unit in collaboration with the UNEP/GEF (October 2006). Alirita 2007-01-19.
  2. http://www.rbgkew.org.uk/plants/islandplants/marron.html
  3. http://www.npr.org/templates/story/story.php?storyId=5307047

Eksteraj ligiloj