Rodrigesa ermitkolombo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Rodrigesa ermitkolombo
Leguat1891solitaire.jpg
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kolomboformaj Columbiformes
Familio: Kolombedoj Columbidae
Subfamilio: Rafedoj Raphinae
Genro: Pezophaps
Strickland, 1848
Specio: P. solitaria
Pezophaps solitaria
(Gmelin, 1789)
Konserva statuso
Status iucn3.1 EX eo.svg
Konserva statuso: Formortinta (ĉ. 1730s)
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La Rodrigesa ermitkolombo (Pezophaps solitaria) estis nefluganta membro de la ordo de Kolomboformaj kaj endemismo de la insulo Rodriges, Maŭricio, ekstermita ĉirkaŭ 1730. Ĝi estis proksima parenco de la Dido.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĝi estis unue vidata de François Leguat, grupestro de francaj Hugenotoj rifuĝintoj kiuj koloniigis tiun insulon el 1691 ĝis 1693. Li priskribis la birdon detale, inkludante ties solecan nestokutimaron. La Hugenotoj aprezis la birdojn pro ties bongusto, ĉefe la idojn.

Pro troa ĉasado kaj predado farita de enmetitaj katoj, la birdoj tuj iĝis malabundaj kaj kiam Cossigny sukcesis atingi specimenon en 1755, neniu viva ekzemplero estis trovata. La Rodrigesa ermitkolombo probable iĝis ekstermita iam en la jaroj 1730aj aŭ ĝis 1760aj. La preciza dato estas malfacile determinebla: estas kelkaj informoj pri "solitaires" aŭ ermitbirdoj de la Maskarenoj sen mencii de kiu insulo kaj la vorto estis uzata krome por aliaj specioj kun "soleca" kutimaro, kiel la Reunia porfirio kaj la Reunia ermitkolombo[1].

Granda kvanto da ostoj de tiu birdo estis kolektitaj, sed ĝis nun oni ne muntis specimenon. Ermitkolomboj diferenciĝas per eksterordinare granda kaj tordita protuberanco osta ĉebaze de dikfingro. Vivantaj birdoj estis uzantaj tiun protuberancon kovritan de maldika tavolo da haŭto kiel armilo (simila plej eta dikfingra protuberanco videblas ĉe Kanada ansero). Observado de tiu ermitkolombo indikas, ke la reproduktaj paroj estis tre teritoriaj; tre eble ili luktis inter si per flugiloj. Tio estas supozata pro la tre disvolvigitaj protuberancoj kiujn havis maskloj posedis en siaj pojnoj tiom grandaj kiom ĝis la grando de kuglo de musketo.

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

La Dido kaj la Rodrigesa ermitkolombo, kolektive nomitaj ermitkolomboj, komponas la subfamilion Raphinae en la familio de Kolombedoj, kvankam ofte ili estas konsiderataj tutan familion Rafedoj.

Komparo de la mitokondria citokromo b kaj de DNA (Shapiro et al., 2002) izolita de restaĵoj de la Rodrigesa ermitkolombo kaj de la Dido konfirmas sian proksiman parencecon. Oni supozas ankaŭ, ke la Nikobara kolombo estas ilia plej proksima parenco vivanta[2].

Sed almenaŭ la gensekvenco de la citokromo b ne taŭgas por solvi la filogenion de la aŭstraliaj, pacifikaj kaj sudorientaziaj kolomboj - la grupo al kiu vere la Nikobara kolombo apartenas[3]. Biogeografio sugestas, ke la prauloj de la Dido kaj de la Rodrigesa ermitkolombo ja devenis el iu praformo de la stirpoj de la Hindoaŭstraliaj kolomboj, sed ĝis kiam estos sekvencitaj ties genoj, tio ne donas akuratan bildon; la evolua konekto inter la Raphinae kaj la Nikobara kolombo devas resti hipotezo ne ankoraŭ subtenita de nuntempaj datumoj.

Oni sugestis (vidu Janoo 2005), ke la grupo de ermitkolomboj devus esti forigita kaj la dido kaj la ermitkolombo lokita en nuna subfamilo de la Kolombedoj, sed tio estas problema[4]. Laŭ la morfologia diferencigo de la Raphinae, la fakto, ke ili konsistiĝas en aparta evolua stirpo, kaj ties proksima parenceco kun kelkaj kolomboj pli ol kun aliaj, ŝajnigas, ke tio klasigas ilin kiel aparta subfamilio almenaŭ ĝis kiam oni konu plej akuratajn informojn pri siaj rilatoj - eble inkludante fosiliojn de ties prauloj -. Prauloj de tiuj specioj probable disiĝis el tiuj de la dido ĉirkaŭ la bordo inter Paleogeno kaj Neogeno; vidu ĉe Rafedoj kial la dato de "25 mya" estas malcerta.


Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Janoo, Anwar (2005): Discovery of isolated dodo bones [Raphus cucullatus (L.), Aves, Columbiformes] from Mauritius cave shelters highlights human predation, with a comment on the status of the family Raphidae Wetmore, 1930. Annales de Paléontologie 91: 167–180. [Anglalingve kun franclingva resumo] COI:10.1016/j.annpal.2004.12.002 (HTML resumo)
  • Johnson, Kevin P. & Clayton, Dale H. (2000): Nuclear and Mitochondrial Genes Contain Similar Phylogenetic. Signal for Pigeons and Doves (Aves: Columbiformes). Molecular Phylogenetics and Evolution 14(1): 141–151. PDF plena teksto

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Simile la nederlanda nomo de la Dido dodaers estis uzata por la Ruĝa ralo, ĝis kiam ankaŭ tiu ekstingiĝis.
  2. DNA yields dodo family secrets (February 28th, 2002). Alirita 2006-12-06.
  3. Komparu 3 kaj 5 ĉe Johnson & Clayton (2000) kun Shapiro et al., 2002, ĉefe pri lokiĝo de Treron kaj Goura.
  4. Pro la sama kialo, ĉiu mamulo devus esti inkludita en la klaso nome sarkopterigoj ĉar la lasta estas unufileta. Sed evoluaj stirpoj ne kreiĝas el nenio; ili ĉiam devenas de antaŭekzistanta grupo.