Rodrigo Almada Rodríguez

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rodrigo Almada Rodríguez
Persona informo
Naskiĝo 26-an de marto 1891 (1891-03-26)
en Villanueva del Fresno
Morto 23-an de aŭgusto 1968 (1968-08-23) (77-jaraĝa)
en Alakanto
Lingvoj hispanaEsperanto vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Profesio
Okupo esperantistopolitikisto • lerneja majstro vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Rodrigo Almada Rodríguez (naskiĝis la 26-an de marto 1891 en Villanueva del Fresno, provinco de Badajoz, mortis la 23-an de aŭgusto 1968 en Alakanto) estis hispana esperantisto, matematika instruisto kaj socialista politikisto, kiu estis unu el tri deputitoj en la unua Parlamento de la Dua Hispana Respubliko en 1931.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Li studis la unuajn literojn en bazlernejo de la loĝloko Almendralejo, kie li translokiĝis kun sia familio baldaŭ post naskiĝo. Post tio li ĉeestis la mezlernejon de Badajoz kaj edukiĝis pri instruado en la Normala Lernejo de Madrido, kie li ankaŭ daŭrigis siajn studojn en la fako de matematiko. Li estis profesoro pri matematiko ĉe la Normala Lernejo de Badajoz de 1916 ĝis 1932. Entuziasma subtenanto de Esperanto, li donis senkostajn lingvokursojn en unu el la klasĉambroj de la Liceo de Metiistoj. Li aliĝis al la socialisma partio PSOE en la 1910-aj jaroj, kaj kandidatiĝis en la elektoj por provincaj deputitoj en julio 1919 por la komunumo Zafra-Fuente de Cantos (Badajoz). Post la urbaj elektoj de aprilo 1931 li funkciis kiel magistratano kaj vicurbestro de la urbo Badajoz. Reprezentinta la socialistan asocion de Badajoz en la Eksterordinara Kongreso de la Socialisma Partio en 1931, li estis elektita por Badajoz en la ĝeneralaj elektoj de 1931, kaj iĝis deputito en la unua Parlamento de la Dua Hispana Respubliko. En oktobro 1933 li translokiĝis al Alakanto, kie li instruis ĉe la Normala Lernejo. Fine de la hispana enlanda milito li elmigris al Alĝerio de kie li revenis fine de la jaro 1940. Post jaroj sen rajto praktiki sian profesion li estis fine rehabilitita kaj plufunkciis kiel instruisto en Cuenca inter la jaroj 1951-1954 kaj en Alakanto de 1954 ĝis 1961 kiam li retiriĝis al pensiiĝo. Li mortis en tiu urbo la 23 de aŭgusto 1968.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]