Roger Ascham

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Roger Ascham
(1515–1568)
Bildo de Roger Ascham.
Bildo de Roger Ascham.
Persona informo
Naskiĝo 1515
en "Kirby Wiske", North Riding of Yorkshire, Anglio
Morto 23-a de decembro 1568
en Londono, Anglio
Lingvoj anglalatinafrancaitala vd
Ŝtataneco Anglio vd
Alma mater St John's College (Kembriĝo)
Familio
Edz(in)o Margaret Ascham vd
Profesio
Okupo verkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Roger ASCHAM, angla klerulo, instruisto kaj verkisto (n. ĉ. 1515 - m. la 23-an de decembro 1568).

Kiel infano, li edukiĝis en la domo de Kavaliro Humphry Wingfield, advokato kaj parlamentano. Tie la favorata sporto estis la ark-pafado, kiu estis la temo de lia unua verko, Toxophilus (La Amanto de la Arko), eldonita en 1545. Ĉirkaŭ 1530 li eniris St John's College, Universitato de Kembriĝo kie li diplomiĝis en Februaro 1535. En 1537 li iĝis asociito (ano de la instrua kaj estranta stabo) de la kolegio. En 1548, li iĝis la instruisto de la princino Elizabeta, la estonta reĝino. Tamen en 1550 li kverelis kun ŝia intendanto kaj revenis al Kembriĝo. John Cheke tiam aranĝis por li la posteno de sekretario de Kavaliro Richard Morrison, angla ambasadoro. Survoje al Morrison, Roger Ascham vizitis Lordino Jane Grey, kiu li trovis leganta la Fedonon de Platono en la greka dum aliaj ĉasadis. Poste oni nomumis lin la latina sekretario de la reĝo Eduardo la 6-a, postenon kiun li retenis dum la regado de Maria, kaj dum la unuaj jaroj de la regado de Elizabeta la 1-a. Maria eĉ permesis lin daŭre praktiki la protestantismon.

Lia plej fama verko estas The Schoolmaster (La Instruisto), kiu traktis kiel instrui infanojn de la superaj klasoj. Ĝi eldoniĝis en 1570, post la morto de Ascham. En la verko Ascham substrekas la gravecon de sporto en la eduka sistemo, kaj malaprobas troan disciplinon: li kredis ke la eduko estu ĝuebla.