Roger Bacon

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Roger Bacon

Roger Bacon (naskita ĉ. 1214 ĉe Ilchester en Somerset, mortinta 1294 en Oksfordo) estis angla franciskana monaĥo, filozofo kaj instruisto. Li estas konsiderata frua proponanto de empiriaj metodoj kaj iusenca antaŭulo de Francis Bacon, Galilejo kaj Kartezio.

Li ricevis la latinan kromnomon doctor mirabilis (mirinda instruisto). Tamen li ne havis verajn disĉiplojn aŭ posteulojn. Unu el liaj postuloj estis, ke filozofoj lernu ne nur la latinan lingvon, sed ankaŭ la helenan kaj araban, por legi filozofiajn kaj bibliajn tekstojn en originala formo kaj ne riski erarojn pro mistradukoj.

Li proponis lingvo-instruan metodon surbaze de universala gramatika modelo laŭ kiu eblas kompreni lingvon post tri-taga lernado. Li tamen avertis, ke aktiva traduko al nova lingvo bezonas kelkjaran lernadon kaj fluan uzadon kelkdekjaran.

Biografieto

La naskiĝtempo de Bacon estas konata nur el lia mencio (Opus Tertium, 1267), ke "40 jaroj pasis de kiam mi lernis la alfabeton". Se li vizitis lernejon, tio signifus naskiĝon ĉirkaŭ 1220; se li lernis skribi nur ekstudinte en Oksfordo kiel 13-jarulo, estus ĉirkaŭ 1214.

Bacon bakalaŭriĝis kaj poste magistriĝis en Oksfordo kaj en 1241 iris al Parizo por instrui ĉe la tiea arta fakultato. Liaj kursoj estis tre popularaj. En 1247 li reiris al Oksfordo kaj daŭrigis siajn studojn. Ĉirkaŭ 1253 li monaĥiĝis.

En 1256 Richard of Cornwall iĝis estro de la franciskana sciencularo en Anglio. Ĉar Bacon forte malkonsentis kun Richard kaj ne kaŝis sian opinion, li estis forsendita al monaĥejo en Francio.

Bacon korespondis kun kardinalo Guy le Gros de Foulques, kiu interesiĝis pri lia laboro kaj subtenis lin, kiam li iĝis papo Klemento la 4-a. Laŭ lia instigo Bacon verkis sian Opus Maius (granda verko, 1267), Opus Minus (malgranda verko, 1267) kaj Opus Tertium (tria verko, 1268) kaj sendis ilin al Romo; sed Klemento mortis en 1268. Bacon perdis sian protektanton.

Ĉar Bacon publike kritikis la senmoralecon de kelkaj klerikaj kolegoj kaj propragandis la araban scion pri alkemio, li fine estis akuzita kiel sorĉisto kaj en 1278 enprizonigita de sia ordeno en Ancona. Tiu enprizonigo ne estas historie certa; se ĝi okazis, ĝi povis deveni ankaŭ de internaj rivalecoj de la franciskanoj, kun kies radikale malriĉeca parto Bacon simpatiis.

Certas, ke en 1292 Bacon estis denove libera kaj verkis sian Compendium studii theologiæ, kiu forte kritikis la tiaman teologaron. Mallonge poste li mortis en Oksfordo.

Sukcesoj

Bacon laboris sur multaj kampoj, sed pri liaj sukcesoj ne estas dokumentoj. Laŭdire li jam eksperimentis pri okulvitroj kaj pensis pri la eblo konstrui teleskopon. Li esploris pri astronomio kaj alkemio kaj priskribis la produktadon de pulvo. Li kritikis la neprecizecon de la julia kalendaro.

Li pledis, ke la verojn de naturo eblas ekscii nur per empiriaj spertoj, ne per teoria filozofiado aŭ blinda fido al historiaj aŭtoritatuloj.

Honorado

Kratero sur Luno portas la nomon de Roger Bacon. En la muzeo de la Universitato de Oksfordo troviĝas statuo lia.