Roĝero de Parma

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Rogerius)
Roĝero de Parma
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1140 (1140-01-01)
en Salerno
Morto 1-an de januaro 1195 (1195-01-01) (55-jaraĝa)
Okupo
Okupo kuracisto • universitata instruisto • kirurgo
vdr

Rogerius (antaŭ 1140 — ĉ. 1195), ankaŭ nomata Rogerius Salernitanus, Roger Frugard, Roger Frugardi, Roggerio Frugardo, Rüdiger Frutgard kaj Roggerio dei Frugardi, estis mezepoka kirurgo el Salerno. En ĉirkaŭ 1180 (laŭ iuj fontoj jam en 1170, laŭ aliaj nur en 1230) li verkis pri sia medicina fako sub la titolo Practica Chirurgiae ("Praktikado de kirurgio"), ankaŭ konata kiel Chirurgiae Magistri Rogerii ("La kirurgio de majstro Rogerius").

Intrakrania operacio, miniaturo de kirurgo plenumanta restarigon de frakturo.

La verko distingiĝas de aliaj mezepokaj verkoj pro klareco, koncizeco kaj praktikeco. Ĝi sekvas sistemon de patologio-traŭmatologio kaj rekomendas traktadon de ĉiu tipo. Rogerius estis la unua priskribanto de lupus.

En lia tempo, la epoko de la krucmilitoj, estis granda bezono por traktado de vunditoj. La verko de Rogerius estis la unua mezepoka teksto pri la temo, uzata en la universitatoj de Bolonjo kaj Montpeliero. Ĝi estis reeldonita kaj iom komentita de lia lernanto Rolando de Parma en 1250 [1].

Literaturo[redakti | redakti fonton]