Roggenburg BL

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Roggenburg
Blazono de Roggenburg
Preĝejo de Roggenburg
komunumo en Svislando
Kantono Bazelo Kampara
Distrikto Laufen
Koordinatoj  47° 26′ 0″ N 7° 20′ 0″ O / 47.43333 °N, 7.33333 °O / 47.43333; 7.33333 (mapo)Koordinatoj: 47° 26′ 0″ N 7° 20′ 0″ O / 47.43333 °N, 7.33333 °O / 47.43333; 7.33333 (mapo)
Nombro de loĝantoj 289
Areo 6,65 km²
Alteco 438 m super marnivelo
Poŝtkodo 2814
Komunumkodo 2790
Mapo de Roggenburg
vdr

Pri la komunumo[redakti | redakti fonton]

Roggenburg estas komunumo en la distrikto Laufen en Kantono Bazelo Kampara, Svislando. Ĝi havis 289 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Roggenburg estas la plej okcidenta komunumo de Kantono Bazelo Kampara. Ĝi situas en flanka valo de Laufenvalo ĉe la bordo de la rivero Lützel, alfluanto de Birs kaj la limo de la komunumo kun Francio.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo limas al Ederswiler (Kantono Ĵuraso), Kiffis (Francio), Kleinlützel (Kantono Soloturno), Liesberg, Movelier (Kantono Ĵuraso), Pleigne (Kantono Ĵuraso), kaj Soyhières (Kantono Ĵuraso).

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Roggenburg situas flanke de la gravaj trafikvojoj. La komunumo estas konektita al la publika trafikreto per du poŝtaŭtolinioj, unu al Laufen kaj la alia al Delemonto.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Roggenburg datiĝas el la jaro 1207 kiel Rokinberc.

La vilaĝo Roggenburg apartenis al la Grafoj de Thierstein kaj estis transigita en la jaro 1454 al la Princepiskopejo Bazelo. Post la Franca Revolucio de 1792 ĝi apartenis dum kelkaj monatoj al la Raŭraĥa Respubliko kaj de 1793 ĝis 1815 al la franca departemento Mont Terrible, kiu ek de 1800 estis ligita kun la departemento Haut-Rhin. Per la decido de la Viena Kongreso la vilaĝo en la jaro 1815 estis atribuita al la distrikto Delemonto de Kantono Berno.

Dum la ĵurasaj balotoj la germanlingva komunumo voĉdonis la 7-an de septembro 1975 por restado ĉe Kantono Berno kaj estis post la fondo de Kantono Ĵuraso la 1-an de januaro 1979 atribuita al la distrikto Laufen. Kiam la distrikto Laufen en la jaro 1994 transiris al Kantono Bazelo Kampara, la komunumo Roggenburg volis resti ĉe Berno, sed ĉar la leĝo pri la transiro de la distrikto Laufen al Bazelo Kampara ne antaŭvidis la apartan transiron de unuopaj komunumoj, Roggenburg kun la tuta distrikto fariĝis parto de Kantono Bazelo Kampara.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]