Rohese de Monmouth

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Rohese de MONMOUTH (Rohese de Monemue en la Anglo-normanda lingvo) (naskiĝis ĉirkaŭ 1135/1140; mortis en, aŭ ĉirkaŭ 1180) estis la filino de Baderon fitzWilliam, Lordo de Monmouth, kaj de lia edzino Rohese de Clare. Ĉirkaŭ la jaro 1155 Rohese edziniĝis kun Hugh de Lacy, Lordo de Meath.

Ili havis ok infanojn:

  • Walter, naskiĝis ĉirkaŭ 1172, kiu sukcedis al sia patro kiel Lordo de Meath
  • Hugh, naskiĝis ĉirkaŭ 1176, kiu estis farita 1-a Grafo de Ulster
  • Gilbert
  • Robert, kiu mortis juna
  • William, kiu estis kaptita en Irlando en 1210 fare de Reĝo Johano kaj mortis en kaptiteco
  • Elaine, kiu edziniĝis kun Rikardo de Beaufo
  • Alicia, kiu edziniĝis kun Roger Pipard kaj poste kun Geoffrey de Mareys
  • filino, kiu edziniĝis kun William fitzAlan

Rohese estis notinda pro la donaco kiun ŝi faris, kune kun sia edzo kaj sia filo Robert, al Priorejo de Monmouth. La Priorejo ĝuis dum pli ol duon-jarcento la malavarecon de ŝia familio, kaj estis klare je ŝia instigo ke tiu donaco okazis. Tri ŝilingoj estis donotaj al la priorejo ĉiujare, la tagon de Sankta Mikaelo, el la profitoj de la urbo de Lydney en Gloucestershire. La frato de Rohese, Gilbert, alie konata kiel patrono de literaturo, estis inter la atestantoj de tiu donaco.[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. W. Dugdale; J. Caley, H. Ellis, B. Bandinel, eds, Monasticon Anglicanum (6 vols. London, 1817-1830) vol. 4 p. 597

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]