Rohrbach bei Mattersburg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Coat of arms of Rohrbach bei Mattersburg.svg

Rohrbach bei Mattersburg, hungare Fraknónádasd, kroate Orbuh estas komunumo en Aŭstrio, en federacia lando Burgenlando, en distrikto de Mattersburg.

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

Rohrbach bei Mattersburg situas sur mildaj deklivoj, laŭ rojo, laŭ fervojo Sopron-Wiener Neustadt.

Historio[redakti | redakti fonton]

Pli frue keltoj kaj romianoj vivis tie. La unua mencio pri la vilaĝo devenis el 1274. La turkoj detruis la komunumon en 1529, 1532 kaj 1683. Ĝis 1921 Fraknónádasd apartenis al Hungario, al Sopron (reĝa departemento), al distrikto de Nagymarton, poste al Aŭstrio (dume inter 1938-1945 al Germanio). En 1997 artefarita lago por banadi formiĝis.

Komunumoj Nádasd en Hungara Reĝlando[redakti | redakti fonton]

En la nomo oni rekonas la vorto nád (=kano), pri kio oni nomumis komunumojn. Pro la tutlanda poŝta servo oni distingis ilin: Abaújnádasd, Árvanádasd, Csallóköznádasd, Egyházasnádas, Szepesnádasd, nun en Slovakio, Fraknónádasd nun en Aŭstrio, Borsodnádasd kaj Tornanádaska en Borsod-Abaúj-Zemplén, Mecseknádasd en Baranya, Nádasdladány en Fejér, Nádasd en Vas (Hungario), Alsónádasd, Felsőnádasd, Görgénynádas, Hadadnádasd, Nádasdia, Nádaspapfalva, Szilágynádasd nun en Rumanio.