Rohrbrunn

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Rohrbrunn, hungare Nádkút estas iama vilaĝo, nun parto de Deutsch Kaltenbrunn en Aŭstrio, en federala ŝtato Burgenlando, en distrikto de Jennersdorf.

Rohrbrunn en la mapo

Bazaj informoj

Situo

Rohrbrunn situas laŭ rojo. Güssing troviĝas je 24, Jennersdorf je 28 km-oj.

Historio

La unua mencio pri la vilaĝo okazis en 1427 laŭ germana formo "Rorprun". En 1605 Stefano Bocskai, en 1622 Gabrielo Bethlen bruldetruis la vilaĝon. En 1648 vivis tie 125 homoj en 33 domoj, en 1787 329 homoj en 84 domoj, en 1828 448 homoj en 59 domoj. En 1910 vivis en Nádkút 685 homoj, (precipe aŭstroj). Ĝis 1921 la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Vas (reĝa departemento), al distrikto de Szentgotthárd, poste al Aŭstrio (dume inter 1938-1945 al Germanio). Rohrbrunn aliĝis al Deutsch Kaltenbrunn en 1971.

Vidindaĵoj