Rojbos-arbusto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Rojbos-arbusto
Rojbos-arbusto
Rojbos-arbusto
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Filumo: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonoj Magnoliopsida
Ordo: Fabaloj Fabales
Familio: Fabacoj Fabacaee
Tribo: Papiliacoj Papilionoideae
  • Aspalathus: pli ol 200 specioj
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La rojbos-arbusto (Aspalathus linearis) estas planto el la familio de la Fabacoj (Fabacae). La planto nature troviĝas en la finboso en la cirkaŭaĵo de Cederberg (Sud-Afriko). La specio estas kultivata por la preparo de trinkaĵo iomete simila al teo. Ekde ĉ. 1930 la planto estas kultivata por tiu celo. La folioj de la planto estas plukitaj, pistitaj kaj metitaj sub la suno por oksidiĝi. Dum la lasta fazo ili ekhavas ruĝflavan koloron.

Kontraŭe al vera teo, rojboso ne enhavas kafeinon kaj preskaŭ neniom da tanino, kiu en ordinara teo respondecas por la iomete amara gusto. Tamen ĝi enhavas antioksidantojn (interalie vitaminon C), kalcion, feron. La trinkaĵo estas leĝere malstreĉa kaj taŭga por trinki antaŭ ekdormi. Ĝi ankaŭ helpas kontraŭ diversaj malsanoj, kiel alergia rinito, astmo, alergioj, stomakomalhelpoj, aknoj kaj ekzemo. En Sud-Afriko oni donas malvarman rojbos"teon" al beboj kiuj havas intestokramfojn.