Rok-gazet'

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Rok-Gazet')
La kovrilo de la ROK-gazet', numero 9

La Rok-gazet’ estas esperanta muzik-magazino, eldonata ekde la 1990 ĝis la 2001. Ĝi raportis pri muzikaj eventoj, recenzis novajn eldonaĵojn de Esperantaj muzikistoj kaj ankaŭ pritraktis la muzikan terminologion. La revuo cetere ne nur dediĉis sin al rok-muziko: ankaŭ kanzonoj, klasikaĵoj, popolmuziko kaj aliaj trovis sian lokon en la rubriko “Malrokmuziko”. Ankaŭ ne-esperantista muziko estis traktita en la revuo. Speciale kiam temis pri artistoj kiuj kantas en malgrandskale disvastiĝinta lingvo.

La Rok-gazet' estis eldonata de EUROKKA ekde 1990 en Donneville, Francio. Ĝi havis neregulan aperritmon. La lasta numero aperis en 2001.

Konforme al sia juneca celgrupo, la redakcio de la Rok-gazet' ofte uzis slangecan lingvostilon. La vorto kompaktdisko en la rok-gazeta lingvaĵo ŝrumpis al ko-disko, el Esperanto fariĝis espo kaj Esperanta rokmuziko mallongiĝis al esprokmuziko.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Vinilkosmo

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Indekso pri numeroj 0 ĝis 7 (de Archive.org)

ROK-Gazet' ĉe BitArkivo