Rokmontara abio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Rok-montara abio)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Rokmontara abio
Rok-montara abio en Nord-kaskada Nacia Parko
Rok-montara abio en Nord-kaskada Nacia Parko
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Pinofitoj Pinophyta
Klaso: Pinopsidoj Pinopsida
Ordo: Pinaloj Pinales
Familio: Pinacoj Pinaceae
Genro: Abio Abies
Abies lasiocarpa
(Hooker) Nuttall
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Natura arealo
Natura arealo
Natura arealo
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La rokmontara abio (Abies lasiocarpa) estas abio el okcidenta Nordameriko, hejma en la montaroj de Jukonio, Brita Kolumbio kaj okcidenta Alberto en Kanado; sudorienta Alasko, Vaŝingtonio, Oregono, Idaho, okcidenta Montano, Vajomingo, Utaho, Koloradio, Nov-Meksiko, Arizono, nordoriena Nevado, kaj Triunuo-Alpoj en nordokcidenta Kalifornio en Usono. Ĝi vegetas je altaj altitudoj, ekde 300–900 m en la nordo de la arealo (malofte apud marnivelo en la ekstrema nordo), ĝis 2 400-3 650 m en la sudo de la arealo ; ĝi kutime estas trovebla ĉe kaj ĵus sub la arbarolimo.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Rokmontara abio en Olimpa Nacia Parko.
Rokmontara abio en Nacia Parko Monto Rainier.

Ĝi estas mez-granda arbo kiu altas ĝis 20 m, escepte ĝis 40–50 m, kun trunkodiametro ĝis 1 m, kaj tre mallarĝa konusa arbokrono. Ĉe junaj arboj la arboŝelo estas glata, griza, kaj kun rezinaj vezikoj, estiĝante malglata kaj sulkigitaskvama ĉe maljunaj arboj. La folioj estas plataj, 1,5–3 cm longaj, glaŭk-verdaj supre kun larĝa strio de stomoj, kaj du blu-blankaj strioj sube; la freŝaj foliaj skrapaĵoj estas ruĝecaj. La folioj estas spirale aranĝitaj sur la ŝoso, sed kun la foliobazoj turnigitaj por esti aranĝitaj je la flankoj kaj la ŝoso-supro, kun malmultaj aŭ neniu je la ŝoso-malsupro. La strobiloj estas starantaj, 6–12 cm longaj, malhele nigrec-purpuraj kun finaj flav-brunaj haroj, maturante brunaj kaj disfalantaj por liberi la flugilitajn semojn fru-aŭtune.

Varioj[redakti | redakti fonton]

Estas du aŭ tri taksonoj ĉe tiu nearktisa abio, tre malsame konsiderate de diferencaj aŭtoroj :

  • La Marbord-montara abio, Abies lasiocarpa je la mallarĝa signifo, estas tipa formo de la specio, troviĝante en la Pacifik-marbordaj Montaroj, Olimpa Montaro kaj Kaskada Montaro ekde sudorienta Alasko (alaska-pattenilaj montaroj) suden ĝis Kalifornio.
  • La Dufolia abio estas tre parenca kaj sia statuso estas neklara, estante laŭaŭtore konsiderata aŭ kiel diferenca specio Abies bifolia, aŭ kiel vario Abies lasiocarpa var. bifolia, aŭ kiel tute ne diferenca de la tipa A. lasiocarpa. Ĝi troviĝas en Rokmontaro ekde sudorienta Alasko (orienta Alaska Montaro) sude ĝis Koloradio. Ĝi primare diferencas pri rezina konsisto, kaj pri la freŝ-foliaj skrapaĵoj kiuj estas flav-brunaj, ne ruĝecaj. La Flora of North America (Flaŭro pri Nordameriko) pritraktas ĝin kiel aparta specio (vidu eksterajn ligilojn, sube ); la Usona Departemento pri Agrikulturo (USDA) inkludas ĝin kun A. lasiocarpa sen diferenco.
  • La Korkoŝela abio, Abies lasiocarpa var. arizonica, troviĝas en Arizono kaj Nov-Meksiko. Ĝi diferencas pro sia pli dika, korka arboŝelo kaj pli forte glaŭka foliaro. Pri rezina konsisto ĝi estas pli parenca al A. bifolia ol al tipa A. lasiocarpa, kvankam la kombinaĵo Abies bifolia var. arizonica ne estas formale publikigita. La Flora of North America inkludas ĝin ene de A. bifolia sen diferenco; la USDA konsideras ĝin kiel diferencan varion de A. lasiocarpa.

Uzado[redakti | redakti fonton]

Arboŝelo de Rokmontara abio.

La ligno estas uzata por ĝeneralaj konstruadaj celoj kaj por fabrikado de papero. Rok-montara abio ankaŭ estas populara kristnaskarbo , kultivata por sia forte glaŭk-blua pinglaro.

Iuj indianaj triboj de la Nordokcidenta Altebenaĵo trinkis rok-montar-abian dekoktaĵon aŭ laviĝis en ĝi por purfikado aŭ por kreskigi sian hararon [1].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. angle Hunn, Eugene S.. (1990) Nch'i-Wana, "The Big River": Mid-Columbia Indians and Their Land. University of Washington Press, p. 351. ISBN 0-295-97119-3.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]