Rokaĵo

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri naturaj objektoj. Se vi serĉas informojn pri muzika ĝenro, vidu la paĝon rok-muziko.
Falkenstein en Saksa Svislando (septembro de 2004)

Rokaĵorokoj estas relative homogenaj unuoj de la terkrusto, plej ofte el kelkaj mineralspecoj kiel ĉefkomponentoj. Ili ĝenerale enhavas plurajn (kelkfoje multajn) specojn de akcesoraj mineraloj.

Laŭ sia genezo, situo la rokoj povas havi siajn specifajn nomojn: rokkudrilo, rokturo, rokmuro, rokremparo, rokpiramido, rokfumtubo, rokelstaraĵo kaj simile. Pli ampleksaj teritorioj kun rokoj estas nomataj rokurboj.

La rokoj estas ekstremaj postenoj, ilia ekstrema karaktero dependas ne nur de minerala substrato kaj ties ecoj, sed ankaŭ de ekstera formo, orientado kaj ekspozicio de rokmuroj. Vegetaĵoj kreskantaj sur rokoj nomiĝas petrofitoj.

Rokoj estas ne nur hejmo de plantoj, sed ili estas ankaŭ elserĉata hejmo de birdoj.

Rokoj kun vertikalaj muroj pro sia nealirebleco fariĝis objekto de interesoj de homoj, kiuj klopodas venki nature kreitajn altaĵojn. Superante ilin ĉiu montogrimpanto elektas sian stilon, per kiu li superas la rokon (libera grimpado kaj teknika grimpado).

En geologio [redakti]

Rokoj aŭ rokaĵoj estas pli malpli homogenaj unuoj de la terkrusto, kiuj konsistas foje el unusola mineralo, sed plej ofte el kelkaj mineraloj kiel ĉefkomponantoj kaj krome multajn aŭ malmultajn specojn de kromaj mineraloj. Foje du malsimilaj rokoj povas enhavi saman aŭ similan komponaĵon el mineraloj aŭ kemian konsiston; tiam la strukturo aŭ teksturo diversas. La strukturo temas pri la formo, dimensio kaj similaĵoj de la mineraleroj; la teksturo rilatas la ordigon aŭ malordigon de la grajnoj. Ambaŭ ecojn (strukturon kaj teksturon) oni pristudu per simpla rigardo kaj krome per diversaj iloj, kiel lupeo, mikroskopo, elektrona mikroskopo, ktp.

Se oni konsideras la konsiston, la strukturon kaj la teksturon de iu roko oni povas elteni konkludojn pri deveno de la rokaĵo, kaj laŭ tiu kriterio oni enklasigas plej ofte la rokojn jene:

Famaj rokoj kaj rokoregionoj [redakti]

Referencoj [redakti]

  • Endre Dudich, "Ĉu vi konas la Teron? Ĉapitroj el la geologiaj sciencoj", Scienca Eldona Centro de UEA, Budapest, 1983.