Roka Montaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Rokmontara Nacia Parko
Nacia Parko Yellowstone

La Roka MontaroRokmontaro, (angle Rocky MountainsRockies, kaj france montagnes Rocheuses), estas alta montaro en okcidenta Norda Ameriko kie ankaŭ estas kelkaj vulkanoj. Ĝi etendiĝas laŭ pli ol 4800 km el MeksikoNov-Meksiko en sudokcidenta Usono, tra kontinenta Usono, en Kanadon (pli precize ĝis plej norda parto de Brita Kolumbio en okcidenta Kanado) kaj Alaskon. La plej alta monto estas la Monto Elbert en Koloradio, kun alto de 4399 m super la marnivelo. La Monto Robson (3954 m) estas la plej alta montopinto de la kanada parto. Ene de la Nordamerika Kordilero, la Rokmontaro estas iom aparta de la Pacifika Montaro kaj de la Kaskada Montaro kaj Sierra Nevada kiuj ĉiuj kuŝas pli for en la okcidento.

La Roka Montaro estis komence formita antaŭ 80 milionoj ĝis antaŭ 55 milionoj da jaroj dum la Laramidea orogeniko (montoproduktado), kiam en kelkaj platoj komencis turniĝi iom post iom sub la nordamerika plato. La angulo de subdukcio estis surfaca (neprofunda), rezultigante larĝan zonon de montoj trairantaj okcidentan Nordamerikon. Ekde tiam, plua tektona agado kaj erozio proksime de glaĉeroj skulptis la Rokmontaron en spektaklajn pintojn kaj valojn. Ĉe la fino de la lasta glaciepoko, homoj komencis enloĝi la montaran sistemon. Poste eŭropanoj, kia ekzemple Sir Alexander Mackenzie kaj usonanoj, kiaj ekzemple tiuj de la Ekspedicio de Lewis kaj Clark, komencis esplori la montaron, dum mineraloj kaj felo-komerco motivigis la komencan ekonomian ekspluaton de la montoj, kvankam la teritorio mem neniam iĝis dense loĝita.

Nuntempe, multe de la montara sistemo estas protektita pere de publikaj parkoj kaj arbarterenoj, kaj estas populara turisma loko, precipe por marŝado, tendumado, montogrimpado, fiŝkaptado, ĉasado, montbiciklado, skiado, kaj neĝtabulado. En la Roka Montaro troviĝas naciaj parkoj, ekzemple la fame konata Nacia parko Yellowstone kaj vintrosportaj centroj.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La Roka Montaro ĉe Denver (Koloradio)

Geologio[redakti | redakti fonton]

Ekologio kaj klimato[redakti | redakti fonton]

Estas ampleksa gamo de mediaj faktoroj en la Roka Montaro. Tiu montaro gamas en latitudo inter la rivero Liard en Brita Kolumbio (je 59° N) kaj Rio Grande en Nov-Meksiko (je 35° N). Prerioj estas ĉe aŭ sub 1,800 futoj (550 m), dum la plej alta pinto en la intervalo estas Monto Elbert je 14,440 futoj (4,400 m). Precipitaĵo intervalas de 10 coloj (250 mm) je jaro en la sudaj valoj[1] ĝis 60 coloj (1,500 mm) je jaro loke en la nordaj pintoj.[2] Mezaj januaraj temperaturoj povas intervali de 20 °F (−7 °C) en Prince George, Brita Kolumbio, ĝis 43 °F (6 °C) en Trinidad, Koloradio.[3] Tial, ekzistas ne ununura monolita ekosistemo por la tuta Roka Montaro.

Tundro en la Roka Montaro de Koloradio

Anstataŭe, ekologoj dividas la Rokan Montaron en kelkajn biotajn zonojn. Ĉiu zono estas difinita per ĉu ĝi povas elteni arbojn, kaj per la ĉeesto de unu aŭ pluraj indikospecioj. Du zonoj kiuj ne eltenas arbojn estas la Altebenaĵoj kaj la Alpa tundro. La Nordamerikaj Grandaj Ebenaĵoj kuŝas en la oriento de la Rokmontaro, kaj estas karakterizitaj per prerioherboj (sub ĉirkaŭ 1,800 futoj (550 m)). Alpa tundro estas en regionoj super la arbarolimo de la Roka Montaro, kiu varias de 12,000 futoj (3,700 m) en Nov-Meksiko al 2,500 futoj (760 m) ĉe la norda fino de la Roka Montaro (proksime de la Jukonio).[3]

La USGS difinas dek arbarkovritajn zonojn en la Roka Montaro. Zonoj en pli sudaj, pli varmaj, aŭ pli sekaj areoj estas difinitaj per la ĉeesto de pinjonpinoj/juniperoj, ponderosaj pinoj, aŭ kverkoj miksitaj kun aliaj pinoj. En pli nordaj, pli malvarmaj, aŭ pli malsekaj lokoj, zonoj estas difinitaj per Duglasioj, kaskadaj specioj (kiaj ekzemple okcidenta cugo), Pinus contorta/tremoloj, aŭ abioj miksitaj kun piceoj. Proksime de arbarolimo, zonoj povas konsisti el blankpinoj (kiaj ekzemple blankŝela pino aŭ konuspino); aŭ miksaĵo de blankpinoj, abioj, kaj piceoj kiuj prezentiĝas kiel arbed-simila kriplarbaro. Finfine, riveroj kaj kanjonoj povas krei unikan arbarzonon en pli aridaj partoj de la montara sistemo.[4]

Kanada ŝafo (kiel tiu ŝafido en Alberto) drame malpliiĝis ekde la setlado de eŭrop-usonanoj sur la Roka Montaro.

La Roka Montaro estas grava vivejo por granda mikso da bonkonata faŭno, kiel ekzemple kanada cervo, alko, hemiona cervo kaj blankavostaj cervoj, antilokaproj, oreamnoj, grandkornŝafoj, meloj, nigrursoj, grizursoj, kojotoj, linkoj, kaj guloj.[4] Ekzemple, la plej grandaj gregoj de Nordameriko de alko estas en la Albert-Britkolumbiaj montetarbaroj.

La statuso de la plej multaj specioj en la Roka Montaro estas nekonata, pro nekompletaj informoj. Eŭropusonana setlado de la montoj negative kunpremis indiĝenajn speciojn. Ekzemploj de kelkaj specioj kiuj malkreskis inkludas okcidentajn bufojn, verddorsajn trutojn, blankajn sturgojn, blankvostajn montarlagopojn, trumpetocignojn, kaj grandkornŝafojn. En la usona parto de la montara sistemo, apeksaj predantoj kiel ekzemple grizursoj kaj grizaj lupoj estis formortigitaj el siaj originaj teritorioj, sed parte renormaliĝis pro konservadaj iniciatoj kaj reenkonduko. Aliaj reakiritaj specioj estas la blankkapa maraglo kaj la migrofalko.[4]

Historio[redakti | redakti fonton]

Indiĝenaj homoj[redakti | redakti fonton]

Ekde la granda lasta glaciepoko, la Roka Montaro estis hejmo unue de indiĝenaj popoloj kiaj la Apaĉoj, Arapahoj, Banokoj, nigrapieduloj, Ĉejenoj, Apsalokoj, Ebenkapuloj, Ŝoŝonoj, Lakotoj, Uteoj, Kutenai (Ktunaxa en Kanado), Sekani, Dunne-za, kaj aliaj. Paleo-indianoj ĉasis la nun-formortintan mamuton kaj antikvan bizonon (besto 20% pli granda ol moderna bizono) en la promontoroj kaj valoj de la montoj. Kiel la modernaj triboj kiuj sekvis ilin, paleo-indianoj verŝajne migris al la ebenaĵoj en aŭtuno kaj vintro por bizonoj kaj al la montoj en printempo kaj somero por fiŝoj, cervoj, alkoj, radikoj, kaj beroj. En Koloradio, laŭ la spino de la Kontinenta dislimo, rokaj muroj kiujn indianoj konstruis por kondukado de ĉasbestoj datas reen al antaŭ 5,400-5,800 jaroj. Kreskanta korpo de scienca indicaro indikas ke indiĝenaj homoj havis signifajn negativajn efikojn al mamutaj populacioj ĉasante kaj sur vegetaĵaraj padronoj tra konscia brulado.[4]

Eŭropa esplorado[redakti | redakti fonton]

Lastatempa homa historio de la Roka Montaro estas de pli rapida ŝanĝo. La hispana esploristo Francisco Vázquez de Coronado - kun grupo de soldatoj, misiistoj, kaj afrikaj sklavoj - marŝis en la regionon de la Roka Montaro de la sudo en 1540..[5] La enkonduko de la ĉevalo, metaliloj, fusiloj, novaj malsanoj, kaj malsamaj kulturoj profunde ŝanĝis la indianajn kulturojn. Indianaj populacioj estis formortigitaj de la plej granda parto de siaj historiaj teritorioj per malsano, militado, habitatperdo (formorto de la bizono), kaj daŭraj atakoj kontraŭ iliia kulturo.[4]

En 1739, francaj felkomercistoj Pierre kaj Paul Mallet, veturante tra la Nordamerikaj Grandaj Ebenaĵoj, malkovris vicon da montoj ĉe la fontoj de la rivero Plato, kiujn lokaj indianaj triboj vokis la "Rokmontaron", iĝante la unuaj eŭropanoj se temas pri raporti pri tiu neesplorita montara sistemo.[6]

Siro Alexander MacKenzie en 1800

Siro Alexander MacKenzie (1764–11an de Marto de 1820) iĝis la unua eŭropano se temas pri trapasi la Rokan Montaron en 1793.[7] Li trovis la suprajn atingojn de la rivero Fraser kaj atingis la pacifikan marbordon de kio nun estas Kanado la 20-an de julio el tiu jaro, kompletigante la unuan registritan transkontinentan transiron de Nordameriko norde de Meksiko.[8] Li alvenis ĉe Bella Coola, Brita Kolumbio, kie li la unua atingis salan akvon en Suda Bentinck Arm, nome fjordo de la Pacifiko.

La Ekspedicio de Lewis kaj Clark (1804-1806) estis la unua scienca sciigo de la Roka Montaro.[9] Specimenoj estis kolektitaj por nuntempaj botanikistoj, zoologoj, kaj geologoj. La ekspedicio laŭdire pavimis la vojon al (kaj tra) la Rokan Montaron por eŭrop-usonanoj de la Oriento, kvankam Lewis kaj Clark renkontis almenaŭ 11 eŭrop-usonajn montaranojn dum siaj vojaĝoj.[4]

Montaranoj, ĉefe francaj, hispanaj, kaj britaj, travagis la Rokan Montaron de 1720 ĝis 1800 serĉante mineralajn kuŝeĵojn kaj felojn. La fel-komerca Nord-Okcidenta Kompanio establis la entreprenon Rocky Mountain House kiel komercstacio en kio nun estas la Rokmontaraj Montetoj de aktuala Alberto en 1799, kaj ilia komerco konkurencis kun la Kompanio de la Hudsona Golfo establis la proksiman Acton House.[10] Tiuj lokoj funkciis kiel bazoj por plej multe de la eŭropa agado en la Kanada Rok-montaro en la komenco de la 19-a jarcento. Inter la plej rimarkindaj estas la ekspedicioj de David Thompson, kiu sekvis la Kolumbion al la Pacifiko.[11] Ĉe sia ekspedicio de 1811, li kampadis ĉe la krucvojo de la riveroj Kolumbio kaj Serpento kaj starigis poluson kaj avizon postulante la areon por Britio kaj deklarante la intencon de la Nord-Okcidenta Kompanio konstrui fortikaĵon en la loko.[12]

De la angl-usona Kongreso de 1818, kiu establis la 49-an paralelan nordon kiel la internacian limon okcidente de Lago de la Arbaroj ĝis la "Ŝtona Montoj";[13] Britio kaj Usono konsentis pri kio poste estis priskribita kiel "komuna okupado" de teroj pli okcidente al la Pacifiko. Rezolucio da la teritoriaj kaj traktattemoj, la Oregona Disputo, estis prokrastita ĝis pli posta tempo.

En 1819, Hispanio cedis siajn rajtojn norde de la 42-a Paralelo al Usono, kvankam tiuj rajtoj ne inkludis posedon kaj ankaŭ inkludis devontigojn al Britio kaj Rusio koncerne siajn postulojn en la sama regiono.

Riveroj kun fonto en la Roka Montaro[redakti | redakti fonton]

View of a narrow green river flowing between high, reddish-brown cliffs
Rivero Kolorado, signife ruĝa.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Southern Rocky Mountains. Forest Encyclopedia Network. arkivita el la originalo je 2012-07-07. Alirita 2010-08-22.
  2. Southern Rocky Mountains. Forest Encyclopedia Network. Alirita 2010-08-22.
  3. 3,0 3,1 US & Canada: Rocky Mountains (Chapter 14). Geography of the United States and Canada course notes. arkivita el la originalo je 2006-09-01.
  4. 4,0 4,1 4,2 4,3 4,4 4,5 Tiu artikolo aligas publikdomenan materialon el dokumento de United States Geological Survey: T.J. Stohlgren. "Rocky Mountains".
  5. Events in the West (1528-1536) (2001). Alirita 15a Aprilo 2012.
  6. "The West: Events from 1650 to 1800", PBS
  7. Mackenzie: 1789, 1792-1797. Alirita 15a de Aprilo 2012.
  8. First Crossing of North America National Historic Site of Canada. Alirita 15a de Aprilo 2012.
  9. Lewis and Clark Expedition: Scientific Encounters. Alirita 15a de Aprilo 2012.
  10. Rocky Mountain House National Historic Site of Canada (28 Feb 2012). Alirita 15a de Aprilo 2012.
  11. Guide to the David Thompson Papers 1806-1845 (2006). Alirita 15a de Aprilo 2012.
  12. (23a Jan 2003)David Thompson plants the British flag at the confluence of the Columbia and Snake rivers on July 9, 1811.. Alirita 15a Aprilo 2012.
  13. Treaties in Force (1a Novembro 2007). Alirita 15a Aprilo 2012.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]