Roka Montaro
La Roka Montaro aŭ Rokmontaro, (angle Rocky Mountains aŭ Rockies, kaj france montagnes Rocheuses), estas alta montaro en okcidenta Norda Ameriko kie ankaŭ estas kelkaj vulkanoj. Ĝi etendiĝas laŭ pli ol 4800 km el Meksiko, tra kontinenta Usono, en Kanadon kaj Alaskon. La plej alta monto estas la Monto Elbert en Koloradio, kun alto de 4399 m super la marnivelo. La Monto Robson (3954 m) estas la plej alta montopinto de la kanada parto. En la Roka Montaro troviĝas naciaj parkoj, ekzemple Nacia parko Yellowstone kaj vintrosportaj centrejoj.