Roka arto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Rok-arta sceno montranta ĝirafojn kaj aliajn bestojn en la nun dezerta regiono

Roka arto estas termino uzita en arkeologio por ĉiuj home faritaj markoj sur natura ŝtono. Ili povas esti dividitaj en la sekvajn tri kategoriojn:

  • "petroglifoj" - ĉizaĵoj sur ŝtonaj surfacoj
  • "piktografiaĵoj" - pentraĵoj sur ŝtonaj surfacoj, subĉiele kaj en kavoj
  • movebla roka arto - pli etaj, porteblaj artaĵoj de ambaŭ supraj tipoj

Laŭ la prahistoriisto Emmanuel Anati, ekzistas 45 milionoj da rokaj pentraĵoj sur rokoj kaj en kavernoj sur 170.000 lokoj en 160 landoj[1].

Situo[redakti | redakti fonton]

Kaj ĉizaĵoj kaj pentraĵoj de roka arto povas esti aplikataj al rokoj, ĝenerale al vertikalaj rokopartoj, kvazaŭ al muroj, kaj ofte en alteco inter unu metro kaj du metroj, tial ke homoj povas facile rigardi ilin. Artaĵoj en kavoj aŭ roka protektejo estas pli bone protektataj de veteraj influoj, sed ofte mankas lumo por bone rigardi ilin; subĉielaj artaĵoj facile rigardeblas, sed estas daŭre eksponitaj al suno, vento, pluvo, neĝo kaj glaciiĝanta akvo en rokaj fendoj.

Roka pentraĵo en sudorienta Utaho, atribuita al la epoko de korbfaristoj de la puebla arkeologia kulturo.

Kreado[redakti | redakti fonton]

"Petroglifoj" kreiĝas per forprenado de parto de la roko - per skrapado, ĉizado kaj skulptado. Preferataj lokoj por tio estas rokopartoj, kies surfaco havas alian (generale ple malhelan) koloron ol la pli profundaj rokopartoj, tial je per skrapado kaj ĉizado videbliĝas koloraj kontrastoj. Foje ankaŭ forpreniĝas la roka surfaco ĉirkaŭ la celita figuro, tiel ke ekestas pli malhelaj figuroj antaŭ hela fono. Kelkaj "petroglifoj" estis aldone pentritaj aŭ akcentitaj per polurado. La grado de remalheliĝo de la forskrapitaj bildopartoj ebligas iugrade taksi la aĝon de la artaĵo: iuj el la plej antikvaj artaĵoj realprenis la saman kolorojn kiel la ĉirkaŭa roko.

"Piktografiaĵoj" kreiĝas per aldono de koloraj pigmentoj al la roko sen forpreni rokan materialon. Ke iuj antikvaj rokaj pentraĵoj konserviĝis ĝis hodiaŭ, ŝuldiĝas al la stabileco de la uzitaj mineralaj pigmentoj, ofte mangano, hematito, malaĥito, gipso, limonito, argilo kaj iuj oksidoj. Plej bone rokaj pentraĵoj konserviĝas sub protektaj rokaj tegmentoj kaj en kavoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (fr) Emmanuel Anati, 2003, Aux origines de l'art, 50000 ans d'art préhistorique et tribal, Éditions Fayard, 520 p.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]