Rokemberizo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Rokemberizo
Rokemberizo
Rokemberizo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Emberizedoj Emberizidae
Genro: Emberiza
Specio: E. cia
Emberiza cia
(Linnaeus, 1766)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg
Emberiza cia - MHNT

La Rokemberizo, Emberiza cia, estas birdo de la grupo de emberizoj el la ordo de paseroformaj birdoj kaj genro de la familio de Emberizedoj kiu iam estis enmetitaj en Fringedoj.

Ili reproduktiĝas en nordokcidenta Afriko, suda Eŭropo orienten al centra Azio, kaj Himalajo. Ĝi estas parte migranta, kaj nordaj populacioj vintrumas suden, ĉefe ene de la reprodukta teritorio de la loĝantaj sudaj populacioj. Ĝi estas rara vaganto en okcidenta Eŭropo.

La Rokemberizo reproduktiĝas en malfermaj sekaj rokaj montaraj areoj. La ino demetas 3-5 grizecajn ovojn en kovrita nesto surgrunda aŭ eventuale en malalta arbusto. Ties natura manĝo konsistas el insektoj dum idomanĝigado kaj krome el semoj.

Tiu birdo estas 16 cm longa. La reprodukta masklo havas helbrunajn suprajn kaj subajn partojn, kaj helgrizan kapobildon markatan per nigra striajzo. Pli precize estas helgrizaj mallarĝa krona strio, superokula strio kaj vango, dum estas nigraj subkrona, traokula kaj subvanga strioj; la brusto kaj kolo estas pli malhele cindrogrizaj (mentono pli hela), dum la suba brusto kaj ventro estas brunoranĝecaj same kiel la pugo, dum la supra dorso estas nigre strieca sur griza fono en nuko kaj sur helbruna fono en supra dorso. La vosto estas nigreca kaj la kruroj oranĝecaj. La supra makzelo pli malhela ol la suba.

La ino de Rokemberizo estas kiel eluzita versio de masklo, kun pli palaj subaj partoj, grizbruna dorso kaj malpli kontrasta kapo. Junulo estas simila al ino, sed kun strieca kapo.

Estas kvar rasoj diferencaj ĉefe pro plumarnuancoj, kvankam la subspecio kiu reproduktiĝas en Eŭropo, Afriko kaj okcidenta Turkio estas la ununura kiu montras blankajn flugilstriojn.

La alvoko estas akra ciii, kaj la la kanto estas paroleca ĉurrrr-ĉirrriiii-itt.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Haliaeetus leucocephalus LC0198.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Birdoj